Fotografio | Komputiloj | Programaro | Sangdonado | Tekstoj
Jam delonge mi uzas Google Calendar por plani fotosesiojn kaj mian propran tempon entute. Nun nia teamo ĉe la firmao ankaŭ uzas ĝin por plani deĵoradon ktp. Sed Interreto ja ne ĉiam atingeblas (ekzemple dum mi veturas en la oficejo aŭ hejmen). Kaj ne ĉiam oportunas uzi komputilon nur por kontroli ĉu mi estos okupita en certa tempo aŭ por aldoni unu nuran eventon. Kalendaro en mia poŝtelefono ŝajnas pli oportuna ilo, ĉu ne?
Se vi havas sufiĉe modernan telefonaparaton, vi povas facile lerni ĝin interŝanĝi informojn kun kalendaro en la Reto per protokolo SyncML. Ĉiu moderna telefono scipovas SyncML (almenaŭ mia Nokia E51 kaj eĉ malnova Sony Ericsson T630 scipovas tion).
Mi uzis du servicojn: GooSync kaj ScheduleWorld. Kaj mi rakontos pri ambaŭ.
GooSync ebligas sinkronigadon kun defaulta kalendaro en Google Calendar senpage. Nur periodo de unu semajno en pasinteco ĝis unu monato en estonteco estas sinkronigebla senpage. Sed fakte por mi tio sufiĉis.
Unue vi devas registri vin ĉe la retejo. Kaj post tio vi devas permesi ke GooSync povu atingi vian kalendaron ĉe Google, kaj poste vi devas agordi vian poŝtelefonon. Unue vi trovu vian telefonon en la reteja katalogo kaj due vi agordu la telefonon mem:
Sync server URL:http://sync.goosync.com
Username: Via uzantnomo ĉe GooSync
Password: Via pasvorto ĉe GooSync
Calendar database: Calendar
Ankaŭ vi elektu ĝustan WAP/GPRS profilon en la poŝtelefono.
ScheduleWorld – tiun retejon oni povas uzi sendepende de Google Calendar kaj eĉ anstataŭ la lasta. Se GooSync ebligas nur sinkronigadon inter poŝtelefono kaj GCal, ScheduleWorld estas mem kalendaro sinkronigebla kun poŝtelefono kaj GCal. Kaj ne nur kalendaro estas sinkronigebla, sed ankaŭ “Taskoj”, ankaŭ eblas sinkronigi kontaktojn kun adresaro en GMail.
Ĉiuj agordoj de la servico troviĝas en paĝo Preferences. Ankaŭ tie estas indikitaj ĉiuj necesaj agordoj por poŝtelefono kaj aliaj sinkronigeblaj aparatoj:
Server URL:http://sync.scheduleworld.com/funambol/ds
Username: Diferencas de via usantnomo ĉe la retejo!
Password: pasvorto estas la sama
Calendar URI:: cal
Contacts URI: card
Tasks/Todos URI: task
Notes URI: note
Eblas instrui ScheduleWorld-on ke ĝi metu eventojn de diversaj kategorioj en diversajn kalendarojn ĉe GCal, eblas selekti ĉefan kalendaron por sinkronigado, eblas indiki ĉu historiaj eventoj ankaŭ sinkroniĝas, eblas elekti direkton de sinkronigadoĥ ĉu ambaŭdirekta, ĉu unudirekta (eventoj vetas nur el GCal al ScheduleWorld, aŭ ili venas nur el ScheduleWorld al GCal) kaj multe pli…