Markdown

Jam delonge mi preferas uzi simplan tekstredaktilon anstataŭ "plenfunkciaj", tro "saĝaj", "ĉiopovaj" kaj pezegaj tekstotraktiloj similaj al MS WordOpenOffice. Do, simpleco por mi estas esenca trajto de iu ajn ilo, ĉar simplaj rimedoj estas pli fideblaj, pli universalaj kaj pli rapidaj.

Simplan tekston mi povas legi kaj redakti ĉie -- de mia hejma komputilo ĝis poelefono, mi povas sendi ĝin al iu ajn sen demandi min ĉu la adresato povas legi ĝin? ĉu li aŭ ŝi havas programon, kiu "komprenas" ka formaton de la sendata dokumento?

Kaj kiam mi tajpas, mi ne pensas pri vojoj por emfazi ion, mi ne malŝparas tempon por trafi musklakon al malgranda butoneto por fari tekston grasa ktp. Mi simple tajpas. Pro tio mi prefeas uzi simplajn tekstajn markadojn. Pro tio mi ŝatas Markdown.

Kio estas Markdown?

Markdown estas malpeza markado kiu plifaciligas tekstpreparadon. Fakte, ĝi estas simpla teksto, ĝi tre similas al tiu kutima "markado", kiun ni ofte uzas en retmesaĝoj: ni citas aldonante > antaŭ la teksto, ni emfazas ĉirkaŭante vortojn per *_, ni komencas listerojn per * anstataŭ buletoj ktp. Do, tio jam estas Markdown. Ankaŭ ĝi similas al vikio.

Kial Markdown?

Unue, ĝi estas oportuna. Mi jam diris, ke por tajpi en Markdown oni ne bezonas pezajn WYSIWYG-redaktilojn -- sufiĉas eĉ plej simpla tekstredaktilo (eĉ Vindoza Notepad aŭ Uniksa vi taŭgas). Mi devas instali nenian programaron por legi la tekston. Sed mi ĉiam povas konverti ĝin al HTML por afiŝi en retejo aŭ printi. Fakte, por afiŝi en retejo plejofte oni ne devas konverti la tekston -- preskaŭ ĉiu "motoro" (de famaj WordPress ĝis mia ŝatata DokuWiki) povas aŭtomate konverti Markdown en HTML.

Kompare kun HTML, Markdown aspektas pli legebla, pli klara -- mi vidas la tekston mem, dum en moderna HTML mi devas prokule serĉi la tekston inter vicoj de diversaj etikedoj, kaj redaktante mi ĉiam riskas rompi strukturon de la etikedoj (ĉiuspecaj <ul>, </ol>, <div> ktp). Krome, HTML estas multvorta dum Markdown lakona.

Plej ofte mi uzas tiun markadon skribante tekstojn por miaj blogoj ĉe Tumblr, ĉar tiu bone subtenas ĝin -- mi povas uzi la markadon en redaktilo en la retejo mem, retpoŝte kaj en mia programo por poŝtelefono.

Ankaŭ mi uzas tiun markadon por tekstoj de mia propra retejo (fakte, mi ofte simple kopias blogaĵojn antaŭ afiŝitaj ĉe Tumblr).

Markdown ankaŭ estas utila por programara dokumentado -- mi povas publikigi la saman tekston ĉe retejo, blogo, kaj meti ĝin en distribua garnituro.

Sintakso

Jen estas plena originala priskribo de Markdown en la angla: http://daringfireball.net/projects/markdown/syntax.

Kaj jen estas mallonga priskribo:

Ilaro

Tiuj iloj ne estas nepraj aŭ devigaj, sed oportunaj. Ili plifaciligas redaktadon kaj faras ĝin pli agrabla.

Antaŭ ĉio, tio estas konvetiloj:

Krom tio, ekzistas specialaj redaktiloj (aŭ aldonoj al kutimaj redaktiloj), kiuj emfazas sintakson kaj havigas specialajn klavĉenojn por rapida kaj facila redaktado.

Tamen, mi preferas ĉiam uzi Emakson, kaj mi uzas pakaĵon markdown-mode. Ĝi havigas specialan reĝimon por tekstoj en Markdown kun sintaksa emfazo kaj longa vico de klavĉenoj. Fakte, mi preskaŭ ne uzas tiujn klavĉenojn, ĉar pli facile estas lerni kaj rekte tajpi la markadon mem.

Mi uzas Emakson eĉ en mia poŝkomputilo, kaj por poŝtelefono mi trovis nenion kaj nun mi verkas mian propran redaktilon (kiu interalie ankaŭ subtenos Esperanton).

Iloj, taŭgaj por retejoj:

Ankaŭ ekzistas kromprogramoj por WordPress, Drupal kaj aliaj "retmotoroj". Vi povas trovi ilin en la Reto.