Fotografio | Komputiloj | Programaro | Sangdonado | Tekstoj
Kelkaj amikoj demandis min kiel mi uzas Twitter'on. Estas bona demando, mi mem iam demandas min pri la samo. Do, mi provas respondi.
Twitter kaj aliaj mikroblogoj povas esti uzata diversmaniere (fakte ja ĉiu sistemo povas esti uzata diversmaniere). Uzmaniero multe dependas de tio, kion povas elpensi, inventi la uzanto. Kompreneble, la ĉefa funkcio laŭ kreintoj de Twitter estas ĉiutaga konservado aktualaj statoj de uzanto — al ĉiu uzanto Twitter proponas respondadi je la demando “Kion vi estas faranta?” Sed laŭ mi, tio estas la lasta funkcio, kiun mi uzas.
Unue, mi uzas ĝin kiel oportuna interreta notlibreto — se vi komprenas la rusan, vi povas viziti mian blogeton kaj vi trovos tie multe da ligiloj kaj citaĵoj, kiujn mi kolektis dum kelka tempo. Mi ankaŭ uzas Goglan Notlibron kaj Evernote sed ne ĉiam ja mi havas komputilon! Sufiĉe ofte mi volas konservi iun penson aŭ legitan frazon dum mi veturas per buso kaj krom mia poŝtelefono mi havas nenion kun mi. Do, mi simple sendas SMSon al Twitter. Tio ofte estas pli oportune por mi ol uza ion alian.
Dua grava funkcio por mi estas komunikado — Twitter ja ankaŭ estas speco de socia reto: ĉiu uzanto havas sekvantojn kaj sekvatojn. Do, mi multe babilas kun geamikoj — mi dirus ke Twitter estas ia speco de tujmesaĝilo aŭ babilejo. Kaj tio ke Twitter'on eblas uzi en Interrero kaj eĉ en poŝtelefono, plifaciligas babiladon. Oni povas respondi al certa uzanto publike aŭ sendi mesaĝon tute private. Kompare kun IRC ĝi estas pli intima: vi ĉiam interkomunikiĝas nur kun viaj sekva(n)toj.
Kaj la lasta funkcio (kiu fakte similas al la unua) estas respondado je la demando “Kion vi estas faranta?” De tempo al tempo mi volas fiksi iun eventon — tiuokaze mi ankaŭ sendas mesaĝon al Twitter. Kaj poste, kiam mi volas, mi povas certe rememori kiam okazis la evento — sufiĉas nur trovi mesaĝon pri ĝi en la blogeto.
Interalie, nun Twitter havas bonan serĉilon, kaj nun eblas facile trovi, ekzemple, ĉiujn ligilojn aŭ citaĵojn metitajn en blogo. Krom simpla serĉo de vortoj mi uzas t.n. “hashtags” (t.e. kradetikedojn). Kradetikedoj estas speco de ŝlosilvortoj aŭ etikedoj per kiu oni markas blogerojn por ordigi ilin kaj plifaciligi postan serĉadon. Kradetikedo estas vorto kun signo # antaŭ ĝi, kiun oni enskribas en blogero. Ekzemple, kiam mi konservas ligilon en la blogon, mi markas la blogeron per #link, ĉitaĵojn kaj ligilojn pri fotografio mi makras per #prophoto aŭ #foto… Oni povas inventi siajn proprajn kradetikedojn kaj poste serĉi ilin, ekz-e uzi #cit por citaĵoj. Se vi uzas kelkajn lingvojn en Twitter, vi povas uzi kradetikedojn por ĉiu lingvo, ekz-e, aldonante #eo al ĉiu blogero en Esperanto…
Do, jen kiel mi uzas Twitter'on. Vi povas uzi sammaniere aŭ elpensi vian propran. Aliĝu, ĝuu kaj sekvu min ĉe Twitter.
Se vi uzas twiter'on same aktive kiel mi, vi verŝajne volas havi ĝin ĉiam ĉe vi, eĉ dum vojaĝoj aŭ promenado en la najbara parko. Se jes, vi probable jam havas modernan poŝtelefonon, kiun vi ĉiam portas kun vi. Do, ĉi-okaze vi povas uzi twitter'on ĉiam, kiam vi volas. Necesas nur instali unu el la klientaj programoj por twitter. Memkompreneble, vi povas viziti unu el tiuj retejoj: http://m.twitter.com aŭ http://m.slandr.net, se via poŝtelefono havas web-krozilon. Sed tiu ĉi rimedo ne tro oportunas, se vi volas konstante ĉeesti tie.
Ekzistas verŝajne almenaŭ pli ol dek diversaj programoj por regulaj poŝtelefonoj. Ĉi-tie mi priskribos nur kelkajn plej bonajn kaj utilajn laŭ mia gusto programojn. Tiuj ĉi programoj bone funkcias en multaj modernaj poŝtelefonoj.
Snaptu estas poŝtelefona programaro, kiu ebligas komuniki per Twitter, Facebook, legi RSS-novaĵojn, ekscii veteron ktp.
La programo estas konstruita kiel ĉefa “kliento” kun aldoneblaj aplikaĵojn por ĉiu servo. La uzanto mem povas agordi propran aron de bezonataj servoj. Sed por mi la plej multo da proponataj aplikaĵoj malutilas (kiel London Tube aŭ novaĵoj de kriketo). Sed kelkajn mi trovis vere utilaj por mi: Twitter, Facebook, Google Calendar, News & Blogs kaj AccuWeather.com.
Snaptu estas verkita en Ĝavo, do ĝi funkciu en iu ajn moderna poŝtelefono. La programo aspektas solide, kun oportuna, belaspekta kaj laŭmoda grafika interfaco simila al iPhone. Mi volonte uzas ĝin anstataŭ twibble kaj twittai por komuniki per Twitter. Por mi mem mankas iu mesaĝilo (Jabber/GTalk), retpoŝto kaj subteno de blogoj (logike estus havi subtenon por Blogger, sed mi preferus tumblr aŭ WordPress).
Por elŝuto kaj instalo necesas doni numeron de sia poŝtelefono, kien estos sendita SMS kun ligilo por elŝuti. Sed mi ricevis neniun SMS de la retejo kaj mi trovis alian vojon – per poŝtelefona krozilo mi vizitis paĝon ĉe http://m.snaptu.com/ kaj klakis sur la ligilo “Get Snaptu”.
Do, mi komencu. La unua programo, pri kiu mi volas diri, estas twibble — la plej bona twitter-kliento laŭ mia opinio. Ĝi havas belan kaj oportunan interfacon kaj ĉion necesan por facila kaj komforta “pepado”: vi povas legi ĉion skribitan de vi kaj viaj amikoj en la ĉefa fenestro. Ekzistas versioj por poŭtelefonoj (Java-programo) kaj por regulaj komputiloj (Adobe Air). Mi rakontu nur pri la unua.
Vi povas legi mesaĝojn de viaj amikoj (uzu “dekstre-maldekstre” klavojn por vidi ĉiujn mesaĝojn, @-respondojn, privatajn mesaĝojn kaj rezultojn de serĉo) skribi mesaĝojn mem, respondi al iu ajn mesaĝo, sendi privatajn mesaĝojn, aldoni fotojn (publikiĝas ĉe TwitPic aŭ Mobypicture, do vi devas antaŭ registri vin tie), sekvi novajn personojn. Ankaŭ vi povas indiki vian lokon, kie vi nun troviĝas, aŭ permesi al twibble uzi informon de GPS, se vi ĝin havas. Vi povas agordi aŭtomatan renovigon de la listo de mesaĝoj kaj via poŝtelefono informos vin per vibrado tuj post novaj mesaĝoj aperi.Eblas ankaŭ sekvi (follow) iun, tajpinte ŝlian kromnomon (Menu-Twitter-Follow twitter user).
Twibble havas oportunajn klavkomandojn, kiuj ebligas rapide elvoki plej oftajn komandojn:
Unue, elŝutu kaj instalu twibble kiel priskribite. Post tio lanĉu ĝin kaj agordu: indiku vian kromnomon kaj pasvorton ĉe twitter kaj klaku Save. La programo provos konekti al Interreto kaj akiri mesaĝojn de twitter.
Por sendi novan mesaĝon klaku Menu kaj elektu tweet aŭ simple klaku 1. Tajpu tekston kaj klaku Options aŭ centran butonon de navigilo, elektu twibble! por sendi per Interreto. Notu ke senditaj mesaĝoj ne tuj aperas en via listo sed nur post renovigo de la listo (aŭtomata aŭ permana).
Por ricevi al selektita mesaĝo klaku 3, tajpu respondon kaj same sendu ĝin. Por sendi privatan mesaĝon klaku 2 aŭ 6, tajpu (se necesas) kromnomon de persono en To kampo kaj tajpu mesaĝon en la kampo What are you doing.
Vi ĉiam povas aldoni bildon al via mesaĝo — tajpante iu ajn mesaĝon klaku Functions, elektu Append picture kaj selektu necesan bilddosieron.
Vi povas agordi tri “ŝablonojn”, kiujn vi povas rapide enmeti en mesaĝo — tajpu 0 aŭ Menu-Options kaj tajpu tekston en la kampojn Template 1, Template 2 kaj Template 3. Poste, tajpante mesaĝon, klaku Functions kaj selektu necesan ŝablonon el la menuo.
Alia bonega kaj bela programo, kiun mi ĵus malkovris, estas twittai. Ĝi ankaŭ estas Java-programo kaj funkcias en ĉiuj modernaj poŝtelefonoj.
Elŝutu kaj instalu ĝin kiel priskribite. Dum instalado la programo unue demndos vin ĉu via aparato havas tuŝeblan ekranon aŭ ne, poste ĝi provos konekti al la reto kaj demandos pri via twitter-kromnomo kaj pasvorto. Finfine, vi vidos la ĉefan fenestron kun la listo de mesaĝoj.
La listo de mesaĝoj estas dividitaj je paĝoj (same kiel ankaŭ en la retejo de twitter). Por legi plu vi povas elekti Next page and klaki sur ĝi per centra butono.
La programa konduto pli similas al tiu de krozilo: klakante centran butonon de navigilo (aŭ per Enter opcio de menuo) vi “eniras” twitteron de aŭtoro de la mesaĝo. Eblas iri plu kaj vidi, ekzemple, profilon de uzanto, kaj poste veni reen klakante Return. En twibble ĉio eblas fari nur per menuo Options.
Vi povas sendi novan mesaĝon en via twitter (3.Update), respondi al iu mesaĝo (4.Re…-1.Reply), kopii iun mesaĝon al via twitter (4.Re…-2.Retweet), sendi privatajn mesaĝojn (5.Direct M.) ktp.
Por tajpi novan mesaĝon aŭ respondon vi uzas regulan simplan redaktilon de via poŝtelefono. Tajpu bezonatan tekston kaj klaku Send. Notu, ke permesita longeco de tajpata teksto en la redaktilo estas 256 literoj dum twitter permesas sendi mesaĝojn ne pli longajn ol 140 literoj. Do, pli longaj mesaĝoj aperos tranĉitaj. Dum mi tajpas mesaĝon mi ĉiam kontrolas, ke la resto da literoj, indikita supre, estu ne malpli multe ol 116 literoj (256-140) por ke mesaĝo ne tranĉiĝu.
Twittai ne kapablas sendi bildojn, nek malfermi ligilojn sed ĝi ebligas facilan krozadon tra mesaĝlistoj de viaj amikoj, vi povas legi ne nur limigitan kvanton de la plej freŝaj mesaĝoj sed iri en pasinteco kaj legi plu… Vi ankaŭ povas kontroli vian liston de sekvatoj, aldoni kaj forviŝi amikojn, marki mesaĝojn kiel ŝatataj…
Al mi plaĉas aspekto de la programo. Tamen, ne eblas ŝanĝi ion krom grandeco de tiparo. Probable, la aŭtoroj aldonos pli en sekvontaj versioj.
Se vi havas malpli modernan aparaton kaj la priskribitaj programoj ne funkcias ĉe vi, provu pli simplajn Abiro Jitter, jibjib aŭ TinyTwitter.
Tiny Twitter — sufiĉe simpla programo en Java, kiu funkcias verŝajne en ĉiu telefono, kiu subtenas J2ME. Ne ĉio okazis en ordo kun Tiny Twitter. Unue, mi malkovris ke mi ne povas skribi ruse — senditaj mesaĝoj aperis kiel ia nelegebla ĉifro. Ho, ve! Mi opinias, ke se mi povus uzi esperantajn kromliterojn, ili ankaŭ aperus en simila nelegebla formo. Mi ne scias kialon — ĉu kulpas Tiny Twitter? Ĉu mia poŝtelefono? Due, ĝi estas malrapida — oni devas preni paciencon. De tempo al tempo ĝi falas kaj unufojon mi devis eĉ reinstali ĝin…
Abiro Jitter – simpla sed rapida programeto, kiu ebligas sendi mesaĝojn al twitter kaj legi mesaĝojn de aliaj. Ne tre oportuna.
jibjib – ankoraŭ unu programo kun simpla intrfaco. Eblas legi mesaĝojn, sendi siajn proprajn (kompreneble) kaj respondi al mesaĝoj de aliaj.
Kaj tie ĉi vi povas trovi multe pli da diversaj programoj por komuniki per Twitter. Sukcesojn al vi!