Fotografio | Komputiloj | Programaro | Sangdonado | Tekstoj
Se vi premante la butonon de via fotilo pensas pri nenio, tio signifas, ke vi ne faras fotografion. Tio estas nura fotado, kiun anglalingvanoj nomas snapshot, sed tio ne estas arto de fotado.
Kio do estas la arto de fotado? Tio estas pasio kaj scio. Bona fotisto kaptas per fotilo ne nuran momenton, montras ne nuran objekton, sed sian rigardon al tio, kion li fotas, sian rilaton. Se vi havas tiun pasion kaj konsentas malsekiĝi sub pluvo atendante la plej bonan sceneton kaj poste sidi la tutan nokton ĉe komputilo plilaborante la fotaĵojn, vi certe povas atingi sukceson en la arto de fotado. Sed korm la pasio ja estas la sperto, la scio kiel fari bonan foton, kiel kapti kaj montri per foto tion, kion vi mem vidis.
Se vi havas tian pasion, ĉion alian vi povas atingi. Kaj frue aŭ malfrue, tiel aŭ aliel vi tion atingos. Necesas nur labori obstine kaj esti kritikema al si.
Do, kio estas sukcesa fotografio? Dmitrij Rudakov, aŭtoro de Oranĝa libro de cifereca fotografio, formulas tion jene:
Jen, vi revenis hejmen kun centoj da fotoj en memorkartoj de via fotilo. Ĉu ĉiuj ili estas bonaj? Vi certe diras, ke ne. Fakte, multaj profesiuloj diras, ke kutima kvanto de bonaj fotoj estas ĉirkaŭ dekono de la tuta kvanto. Ekzemple, el 36-kadra filmo estas sufiĉe bonaj nur 3-4 fotoj. Do, ne hezitu forviŝi 9/10 da viaj kadroj (aŭ almenaŭ neniam montru ilin al iu ajn). Tio estas nur rubaĵo.
Jen, restis nur kelkaj fotoj, kiujn vi taksis bonaj. Rigardu ilin parkere kaj pacience. Ili estas bonaj, jes. Sed ĉu eblas ankoraŭ plibonigi ilin? Ĉu vi certas, ke vi mem vidis la samon dum fotado?
Unua rimedo por plibonigi foton estas tranĉado. Ĉu la komponaĵo bonas aŭ vi povas plibonigi ĝin? Rigardu kaj pensu ĉu la foto havas senbezonan spacon? Kiel ĝi aspektus, se vi fortranĉus tiun spacon? Lernu regulon pri trionoj. Kompreneble, vi devus memori pri komponado dum fotado. Sed ne ĉiam eblas bone komponi sceneton antaŭ premi la butonon. Do, vi povas ja korekti ĝin nun... Ankaŭ pripensu ĉu la foto belapektus en nigra-blanka varianto? Ĉu koloroj estas necesaj aŭ, kontraŭe, malhelpas al ĝi?
Jen, la laboro estas finita. Rigardu denove, provu rigardi kvazaŭ vi spektas foton de iu alia, provu rigardi kritike.
Kiam vi kritikas vian propran laboron, vi devas trovi tiun oran mezon de objektiveco sendepende kiom da forto kaj tempo vi perdis prilaborante ĝin. Tio malfacilas Dmitrij Rudakov en sia libro proponas simplan kaj efikan demandaron por taksi siajn fotojn. Respondante je dek demandojn vi povos pli objektive taksi sian laboron.
Do, respondu al vi mem je la demandoj: