Fotografio | Komputiloj | Programaro | Sangdonado | Tekstoj
En ĉi-tiu artikolo mi volas priskribi mian modestan sperton en cifereca fotogtafio. La bazaj artifikoj, kiujn mi uzas, estas jam priskribitaj en multaj libroj kaj artikoloj. Tamen, mi opinias, ke mia sperto povas esti utila al tiu, kiu nur eniras en mirindan mondon de cifereca fotografio. Mi ne diras, ke mi estas profesia fotisto, tial mi dankeme akceptos ĉiun kritikon, proponojn kaj plibonigojn de la teksto. Mi estus kontenta se mia sperto taŭgus almenaŭ por unu homo.
Iuj diras, ke fotografio per si mem devas respeguli la realon «kiel ĝi estas», tial oni ne devas perlabori ciferecajn fotojn kaj Photoshop estas la plej malbona ilo en la mondo.
Mi pensas, ke tio ne tute veras. Kompreneble, multe da «ekzercoj» en Photoshop aŭ nelerta uzado de la programo ofte malbonigas fotaĵojn, aliformigas ilin en iu alia. Tamen, mi komparus komputilan prilaboradon de cifereca foto kun procezoj, kiuj okazas en malluma ĉambro de filma fotisto — kun riveladon kaj printadon.
Neniu certigu, ke oni limigu sin nur per nura rivelo kaj ke «aŭtentika» foto esstas nur negativo, ĉar ĉio alia rezultas el ĝi. Ĉiuj konfesas, ke negativon oni devas uzi por produkti pozitivon sur papero.
La dosieroj, kiujn produktas via cifereca fotilo, estas ankaŭ negativoj, krudaĵo por posta prilaborado. Mi klarigu kial. Ĉiu scias, ke objektivo kaj matrico estas malpli bonaj iloj ol homaj okuloj. Dinamika diapazono de matrico ĉiam estas mallarĝa ol tiu de okulo, la fotilo fiksas ĉion, kio videblas tra objektivo, dum homa vidkapablo sendas al cerbo jam «prilaboritan» bildon: vi ja ofte ne rimarkas dratojn apud bela templo, aknojn sur vizaĝo de belulino, sed ĉiam bone distingas nuancojn de koloro en fresko aŭ longajn okulharojn… Nia vidkapablo estas selektema.
Se ni pripensu tion, ni komprenu, ke «kruda» fotaĵo tuj de fotilo tute ne respegulas la bildon, kiun vidis la fotisto. Tial mi traktas la «krudajn» dosierojn negativoj, kiuj bezonas «rivelon».
Ĉiu cifereca spegula fotilo (kaj kelkaj modeloj de aliaj) povas foti en t.n. «RAW-formato» (t.e. «kruda formato»). Verdire temas ne pri unu sola formato de dosiero, ĉiu faristo de fotiloj, eĉ ĉiu modelo de fotilo havas fakte sian propran formaton, sed ĝi ĉiam estas «muldaĵo», kopio de potencialoj en fotomatrico registritaj dum fotado. Ĝuste tial tiu ĉi formato donas al ni la plej bonan kvaliton kaj la plej grandan dimension de fotaĵo.
Se via fotilo ne kapablas foti en RAW formato aŭ se vi iukiale ne volas aŭ ne povas ĝin uzi, tiam foti en JPEG. Nur agordu vian fotilon por ke ĝi uzu la plej altan kvaliton kaj la plej grandan dimension. Vi ĉiam ja povas malpligrandigi kaj malplibonigi fotojn poste, sed plibonigi kaj des pli pligrandigi vi ne povas. Pli bone estas kapti malmulte da fotoj bonaj ol multe da fotoj malbonaj.
Kiam mi venas hejmen post fotado mi ĉiam kopias dosirojn de mia fotilo en la disko de komputilo.
Ĉiuj fotoj estas konservitaj en dosirujo Fotoj. Ĝi enhavas subdosierujon Arkivo por «krudaj» dosieroj. En Arkivo mi kreas subdosierujn uzante hodiaŭan daton kiel nomo (por ĝusta ordigo mi uzas jenan formaton de dato: JJ-MM-DD kie JJ estas du lastaj ciferoj de la jaro, MM numero de monato kaj DD - tago, t.e. la dosierujo 06-05-25 enhavas fotojn kaptitajn la 25-an de majo 2006). Kaj fine mi metas la fotojn de memorkartoj de fotilo en tiu ĉi dosierujon.
Se vi fotas multe, estas utile ŝanĝi la nomojn de la dosieroj. Fakte numeroj de fotoj uzataj en fotiloj kutime havas nur kvar ciferoj, tio signifas, ke post dek mil premoj sur butono de fotilo la nomoj de dosieroj ekripetiĝos kaj havi du (aŭ pli) diversajn dosierojn kun la sama nomo estas maloportune.
Mi uzas la jenan formaton por dosiernomoj: JJMMDD-NNN, kie la unua parto enhavas la daton de fotado (JJMMDD) kaj la dua estas numero da la foto en tiu tago. Por alinomogi la fotojn staple uzeblas Adobe Bridge, parto de Photoshop CS2, sub Vindozo. Sub Linukso mi uzas simplan skripton, ankaŭ eblas trovi ion utilan en la Reto.
Nun mi trarigardas ĉiujn novajn fotojn, forviŝas fuŝajn fotojn kaj elektas plej bonajn fotojn.
Por plua prilaborado mi havas specialan subdosierujon Lab en Fotoj, kie mi kreas ankoraŭ unu subdosierujon (kun la sama nomo kiel la dosierujo en Arkivo. Tien mi kopias dosierojn, kiujn mi elektis por prilaborado.
Se mi uzis RAW formaton, mi konvertas fotojn en TIFF uzante Bibble Pro aŭ Photoshop Camera RAW korektante erarojn de ekspono (Por ne perdi kvaliton mi ne uzas JPEGon en tiu fazo).
Verŝajne la plej grava avantaĝo de RAW formato estas eblo korekti eksponon kaj bilancon de blanko jam post fotado.
Nun mi lanĉas grafikan redaktilon. En Vindozo mi ofte uzas Photoshop'on, en ambaŭ Linukso kaj Vindozo mi havas GIMP'on. Kiun programon uzi ne tiom gravas por komencanto. Photoshop estas pli potenca, sed GIMP estas libera kaj senpaga.
Mi malfermas TIFF-dosieron kreitan el RAW aŭ JPEGON en la redaktilo kaj tuj konservas ĝin en propra formato de la programo (PSD por Photoshop kaj XCF por GIMP). Kaj prilaboras jam tiun ĉi dosieron.
Se vi uzas ambaŭ programojn, plej bone estas elekti PSD, ĉar ĝinkomprenas ambaŭ dum XCF estas kutima nur por GIMP.
Mia ŝablona agmaniero por ĉiu foto estas jena: tranĉado (Crop), koreko de niveloj (Levels), kontrasto kaj heleco. Fakte mi ofte tranĉas foton en la fino de laboro, se la tranĉo estas malgranda aŭ mi volas provi kelkajn diversajn variaĵojn. Alie pli bonas komenci per tranĉado, ĉar detranĉata parto influas la histogramon.
Unue mi taksas kompozicion kaj tranĉas la foton se necesas - la ilo Crop ĉiam toviĝas en ilaro de ĉiu programo.
Iafoje mi tuj trafas bezonatan kadron, iafoje faras tion iom post iom, detranĉante jen tien kaj tien ĉi. Interalie, se fine mi detranĉas de la bildo grandan pecon, mi konservas la tranĉitan varianton en alia dosiero aldonante «sufikson» -crop al la dosiernomo. Tio ebligas reveni al la originalo kaj serĉi alian - pli bonan - varianton de tranĉado.
Post tio mi malfermas fenestron kun niveloj (Ctrl-L en Photoshop). Iafoje sufiĉas klaki sur Auto butono por korekti nivelojn, sed plej ofte tion mi devas fari permane.
Unue mi movas la nigran kaj blankan tenilojn al la komenco kaj fino de histogramo en la kanado de heleco. Iafoje tion mi ankaŭ faras en kanaloj de apartaj koloroj. Kaj ĉiam mi kontrolas la bildon perokule. Se la bildo okazas iom malluma, mi movas la grizan tenilon al 1.1 aŭ 1.05. Ofte tio sufiĉas.
Post tio mi iom pligrandigas kontraston (kaj ofte helecon), se mi taksas tion necesa.
Tio sufiĉas por plej multo da fotoj. Ne forgesu konservi ĉiun laboron.
Neceso de plia prilaborado plej ofte aperas en du okazoj: (1) necesas purigi bildon - forigi malbelan draton, spuroj de pulvo sur matrico, kaŝi difektojn sur haŭto de modelo, korekti iujn aliajn etajn difektojn; (2) kiam tion postulas intenco de aŭtoro, koncepto de artaĵo.
Mi ne metu ĉi-tien detalan instrukcion por ĉiuj iloj menciitaj en la teksto - vi ĉiam povas trovi necesajn detalojn kaj instrukciojn en helpsistemoj de viaj programoj, en la Reto kaj en ĉiuspecaj libroj.
Por purigi bildon mi plej ofte uzas la jenajn ilojn: «healing brush» kaj «clone stamp» (la lasta aperis en GIMPo nur en versio 2.4).
Krom tiuj, mi ofte uzas nivelojn kaj maskojn. Ili utilas ĉiam: por emfazi objekton per koloro farinte ĉion alian nigra-blanka, mi kopias la bildon en nova nivelo, senkolorigas ĝin kaj maskas tion, kio devas aperi kolora; por plibeligi haŭton de modelo mi ankaŭ kopias la bildon en nova nivelo, stompas ĝin kaj per helpo de masko miksas la fontan bildon kun stompita; por plilarĝigi dinamikan diapazonon mi uzas maskojn dum mi gluas du versiojn de foto…
Sub «printado» ni komprenu kiel printadon surpapere mem, tiel ankaŭ publikigado en la Reto.
Multaj fotoretejoj limigas grandecon kaj dimension de fotodosieroj. 100-200 kilobajtaj limitoj oftas. Fakte tio pli ol sufiĉas por publikigi en la Reto.
Malfermu ian foton, kiun vi intencas enretigi. Por la unua paŝo ŝanĝu ĝian dimension (Resize image). Plej bone, se la foto okupu tiom da ekranspacon kiom eblas, sed ĝi ne elkrampiĝu ekster ekrano. La plej bona dimensio nun estas 800×600 rastrumeroj. Vi indiku nur unu valoron (800 por horizontala foto kaj 600 por vertikala). Se ambaŭ valoroj estas ligitaj (vi kontrolu tion) la alia valoro estos kalkulita aŭtomate. Poste klaku OK kaj jen vi ricevas bezonatan dimension.
Nun dezirindas reakrigi la foton (tio necasas ne ĉiam, sed ofte). Mi por tio uzas malakran maskon (Unsharp mask). En GIMP ni provu unue jenajn valorojn: Radius=0.3, Amount=0.7-1.0, Threshold=0, en Photoshop (kiel rekomendas Dmitrij Rudakov): Radius=0.3, Amount=300%, Threshold=0. Se la bildo aspektas tro akre aŭ aperis aŭreoloj, ni malpligrandigu la valoron de Amount.
La foto pretas kaj ni konservu ĝin sub nova nomo (aldonante, ekzemple -w al ĝia nomo) kiel JPEG. Antaŭ klaki OK mi kontrolas, ke la dosiero ne estu pli granda kaj ŝanĝas ĝian mezuron per ŝanĝo de kvalito. Vi devas trovi tian kvaliton, ĉe kiu la mezuro ne pli grandas ol postulata limo kaj la foto apenaŭ malpliboniĝas.
Kompreninte maksimuman grandecon de la foto, mi entajpas konformajn valorojn en la kampoj de dimensio de printaĵo (Print size), klakas OK kaj konservas ĝin en nova JPEG-dosiero elektinte la plej alta kvalito. Ankaŭ mi ofte aldonas ian sufikson al la nomo de la dosiero indikante, ke tiu ĉi dosiero enhavas printeblan virsion (aŭ eĉ pli precizigas formaton: la sufikso -15×20 montras al mi, ke tiu ĉi dosiero printeblas en ĝuste tiu formato, 15×20 cm).
Nun mi iom parolu pri formatoj de fotopapero. Ekzistas multe da formatoj, sed kutime mi uzas nur tri: 10х15, la plej vaste uzata por «hejmaj albumoj», 15х20 - preskaŭ egalas al A5 (duono de A4) kaj 20х30 - preskaŭ egalas al A4, kaj ĝi jam taŭgas por pendigi foton surmuren. Fotistoj-profesiuloj konsilas printi fotaĵojn sur papero egala aŭ pli granda ol 18 cm laŭ la plej longa flanko, ĉar nur tiam vi povos ekvidi ĉiun nuancon de koloroj, ĉiun detalon kaj kompreni kio mankas kaj kio impresas. Interalie, de elektita formato dependas tranĉado de la foto: se vi planas printi (kaj surmurigi) la foton plej bonas proporcio 2/3 inter la flankoj.
La diskoj de komputiloj ne estas faritaj el gumo, ankaŭ ili de tempo al tempo povas ruiniĝi, tial mi ĉiam konservas ĉion en lumdisk(eg)ojn (mi ĉiam konservas «negativojn» tuj post mi metis ilin en komputila disko, kaj laŭbezone konservas ĉiujn jam preparitajn fotaĵojn lumdiske). Mi registras ĉion en la sama kronologia ordo, kiel mi priskribis antaŭ.