Fotografio | Komputiloj | Programaro | Sangdonado | Tekstoj
Ĉiu cifereca fotisto havas ampleksan arkivon en lumdiskoj. De tempo al tempo necesas serĉi bezonatajn fotaĵojn - apenaŭ iu povas ĝuste memori en kiu disko troviĝas la fotaĵo. Multaj uzas tiun aŭ alian programon por subteni katalogon (iView Media Pro k.s.). Mi ankaŭ provis tiajn programojn, sed pro difersaj kialoj mi rifuzis ilin. Ekzemple, dum longa tempo mi uzis iView Media Pro, sed mi forviŝis ĝin kiam la dosiero kun la tuta katalogo de miaj fotaĵoj difektiĝis kaj mi perdis ĝin (jes, mi konservas kopion de la dosiero, sed ĝi ankaŭ okazis difektita). Finfine mi decidis fari pli mian propran katalogujon, pli sekuran ol tiu en iView Media Pro kaj tute senpagan.
Tiutempe mi jam uzas Picasan por serĉi fotojn en la disko de mia komputilo kaj por enretigi fotojn, do mi decidis plu uzi ĝin kiel katalogprogramo por lumdiskoj. Ĉion, kiu mi devis fari - por ĉiu disko krei kaj subteni dosierujon en la komputila disko, kiu enhavus malgrandajn kopiojn de la fontaj dosieroj en la disko. Tiuj etaj bildetoj sufiĉas por identigi necesan foton kaj ili markeblas per ŝlosilvortoj en Picasa por ebligi facilan serĉon. La plena dosiernomo certe indikas la diskmarkon kaj la lokon de la foto en la lumdisko. Ekzemple, la bildeto, kiu troviĝas en Picasa kiel Katalogo\RAW_2007_12\07-10-29\NEF\071029.nef.jpg montras, ke la fonta dosiero (en RAW-formato, interalie, ĉar NEF estas sufikso de krudaj dosieroj de Nikon) lokiĝas en la dosierujo \07-10-29\NEF\ en la disko markita RAW_2007_12.
Jen kion mi pripensis. Restis nur krei kaj subteni tiun katalogon - kopii strukturon de dosierujoj por ĉiu lumdisko kaj meti malgrandajn bildetojn anstataŭ ĉiu foto (en iu ajn formato) en la katalogo. Por tiu celo mi elektis Gimpon - ĝi permesas verki kromprogramojn en Pitono kiuj povas ŝanĝi bildojn kaj la Pitono mem estas ege fleksebla kaj potenca programlingvo. Krom tio, la Gimpo mem komprenas ĉiujn vaste uzatajn formatojn de cifereca fotografio: la propran XCF-formaton, Photoshopan PSD, TIFF, JPEG kaj (per helpo de dcraw) ĉiujn RAW-formatojn.
Kaj mi verkis malgrandan programon en Python-Fu, kiu legas fontan dosierujon, reproduktas ĝian strukturon en celdosierujo kaj por ĉiu fonta bilddosiero kreas malgrandan JPEG-kopion. La programo estas agordebla: krom la dosierujoj vi povas indiki formaton por malgrandaj kopioj kaj ilian dimension (longecon de la plej longa flanko).
Jen estas la programo mem: cd_index.zip
Elŝutu la zip-pakaĵon, malpaku ĝin. La pakaĵo enhavas du dosierojn:cd_index.py – la programo mem, kaj file_broken.jpg –
bildeto, kiun la programo uzas por anstataŭi fontajn dosierojn, kiujnĝi ne povas malfermi aŭ procezi.
Metu ambaŭ dosierojn en ~/.gimp-2.4/plug-ins/ kaj igu la unuan plenumebla (en Linukso):
$ chmod +x ~/.gimp-2.4/plug-ins/cd_index.py
En Vindozo simple metu ĝin en Miaj Dokumentoj\.gimp-2.4\plugins.
Nun post vi lanĉos la Gimpon, nova menuero aperos en la menuo “Xtns/Python-Fu”. Elektante ĝin vi lanĉas la programon.
Enmetu lumdiskon en la lumdiskingon, indiku ĝin en la linio “Source directory”, kreu subdosierujon kun la nomo de la disko en kataloga dosierujo (ĉe mi D:\Picasa\Katalogo) kaj indiku ĝin en la linio “Target directory”, klaku OK kaj trinku teon (aŭ kafon) dum la programo faras sian laboron.
Kiam ĝi finiĝos, malfermu Picasan kaj marku novajn dosierojn per necesaj markoj. Jen ĉio. Nun vi povas facile trovi iu ajn dosieron en via lumdiskarkivo.