Warning: call_user_func_array() expects parameter 1 to be a valid callback, class 'Doku_Renderer_metadata' does not have a method 'section_edit' in /customers/oramezo.org/oramezo.org/httpd.www/inc/parserutils.php on line 419 Warning: call_user_func_array() expects parameter 1 to be a valid callback, class 'Doku_Renderer_xhtml' does not have a method 'section_edit' in /customers/oramezo.org/oramezo.org/httpd.www/inc/parserutils.php on line 555

SymWiki - Persona Vikio en Symbian

SymWiki Main Window Jam dum multaj jaroj mi uzas vikion por konservi kaj ordigi miajn proprajn informojn kaj dokumentojn. Mi uzas Emacs Wiki Mode kaj Emacs Muse en miaj poŝka kaj surtabla komputiloj. Simplaj tekstaj dosieroj kun ligiloj inter ili estas grava ilo por mi.

Kompreneble, ke post aĉeto de Nokia E51 mi provis trovi ion similan por ĝi. Sed, krom Active Notes, antaŭinstalita en la smartfono, mi trovis nenion. Dum kelka tempo mi ĝin uzis, sed al mi mankis ligiloj, per kiuj mi kutimis ligi kaj ordigi dokumentojn.

Denove mi traserĉis la Reton, sed denove trovis nur malgrandan kaj malfortan programeton fubuki, verkitan en Pitono. Do, finfine mi decidis verki mian propran redaktilon – tiun, kiun mi bezonas.

Kaj jen, post kvar tagoj mi eldonis la unuan version de la redaktilo: SymWiki 1.0 elŝuteblas ĉe Google Code en SIS-pakaĵo por S60 3a eldono kaj ZIP-pakaĵo kun fontkodo por ĉiuj aliaj.

Dum la ununa starto la programo aŭtomate kreas dosierujon E:\Wiki en memorkarto de telefono kaj la ĉefan paĝon Home en gi. La programo uzas subaron de Emacs Muse markado, nome ligilojn en duoblaj rektaj krampoj (PaĝNomo) kaj malplenan linion kiel disigilo de alineoj. Do, eblas nun kopii dosierojn de mia vikio en poŝkomputilo al telefono kaj reen.

La programo uzas tekstredaktilon, unue verkitan por mia alia programo, S60 HTML Editor, tial ĝi havas la samajn funkciojn por rapida moviĝo tra la teksto, serĉado ktp. Por enmeti ligilon oni devas selekti Options/Insert link kaj tajpi paĝnomon. Por sekvi ligilon, oni devas enmeti kursoron en duoblajn rektajn krampojn kaj premi selektbutonon (centran butonon de navigilo). Ankaŭ eblas reveni al antaŭaj paĝoj premante Back butonon aŭ elekti paĝon el la listo de ĉiuj paĝoj (Options/All pages).

Novaj paĝoj estas kreitaj aŭtomate kiam vi sekvas ligilojn. Ĉiuj ŝanĝoj konserviĝas ankaŭ aŭtomate kiam vi malfermas alian paĝon aŭ fermas la programon.

Se la programo ŝajnas al vi utila, bonvolu instalu kaj uzu ĝin. Kaj ne hezitu, sendu al mi demandojn kaj proponojn pri ĝi.

Do, tiu ĉi estas nur la unua versio! ;)