Warning: call_user_func_array() expects parameter 1 to be a valid callback, class 'Doku_Renderer_metadata' does not have a method 'section_edit' in /customers/oramezo.org/oramezo.org/httpd.www/inc/parserutils.php on line 419 Warning: call_user_func_array() expects parameter 1 to be a valid callback, class 'Doku_Renderer_xhtml' does not have a method 'section_edit' in /customers/oramezo.org/oramezo.org/httpd.www/inc/parserutils.php on line 555

Kislovodska kablotramo

Hodiaŭ mi invitas vin veturi per kablotramo en Kislovodska parko. La malsupra stacio estas nomata «Templo de aero». La veturado daŭros ne pli ol 8 minutoj kaj finiĝos ĉe la supra stacio «Olimpia sportejo». Malproksime aspektas, ĉu? ;)

kanat01.jpg

Unuatempe la vagoneto flugas tuj super pintoj de arboj, apenaŭ tuŝante ilin. Sed poste ĝi subite suprenflugas.

kanat02.jpg

kanat03.jpg

Vi povas ĝui la vidon maldekstre: belaj rokoj, kaj kafejo «Ruĝa suneto» apud ili.

kanat04.jpg

Sed baldaŭ la kafejo restas malantaŭ…

kanat05.jpg

…Kaj malsupre vi povas vidi reston de «Supra turistvojo» — post kiam parto de la deklivo malsuprenfalis, ĝi estas apenaŭ uzebla kaj, sekve, apenaŭ uzata.

kanat06.jpg

kanat07.jpg

Jen ĝi jam proksimiĝas al la stacio.

kanat08.jpg

Finfine, nia mallonga vojaĝo finiĝas.

kanat09.jpg

Ni lasas la vagioneton kaj de la stacio ni povas ĝui vidon de Kislovodsk mem kaj Borgustana montaro malantaŭ ĝi.

kanat10.jpg

Kislovodsk-Moskvo, 2006