Fotografio | Komputiloj | Programaro | Sangdonado | Tekstoj
J.A. KOMENIUS - L.L. ZAMENHOF:
LA VOJO AL HARMONIO
Kompilis MEM
Dediĉite al tutmondaj aktivuloj
por tutmonda harmonio
Omaĝe al la 400-jara naskiĝjubileo de J.A.Komenius kajla 75-jara datreveno de morto de L.L. Zamenhof,kompilis Mondpaca Esperantista Movado (MEM), Belgio.
Originale en Esperanto, 1992
Fine de la 2-a jarmilo la homaro kvazaŭ zigzagepreterpasus danĝeran abismon, kiun ĝi foje laŭŝajne jammalproksimiĝas, sed subite denove alproksimiĝas… En tiuĉi fazo sufiĉas nur kelkaj eraraj paŝoj kaj povus okazitragedio en la Universo… Fakuloj en ĉiuj sferoj de lahoma agado alarmas, prezentante diversajn iniciatojn kajrimedojn por savi la nunan, krizan situacion de lahomaro.
Necesas unueca internacia bazo, por preciza konatiĝado kun
prijuĝado kaj ĝusta elekto de la plej bonaj por realigo.Tiu-ĉi procedo devus fariĝi afero de *ĉiuj* homoj. Sedkiamaniere krei tiun-ĉi komunan bazon kaj pli superanvidpunkton?
En j. 1992 kuniĝas datrevenoj de du geniuloj, kiesvivoverkoj estas rememorataj kaj honorogataj tutmonde:
Sintezo de iliaj ideoj povus krei ĝuste tiun-ĉi bezonantutmondan medion, faciligontan ĝustan solvadon de lainternacia problemaro, por ke la homaro feliĉe, definitivepreterpasu la survojan danĝeran abismon kaj trovu sekuranvojon al sia kompleksa harmonio.
Tiu-ĉi libreto celas – helpe de la tutmondaesperantistaro – konatigi ĉiujn naciojn kun ĉefaj ideojkaj verkoj de ambaŭ tiuj-ĉi geniuloj kaj iniciati kreon demoderna sintezo de iliaj plej gravaj ideoj: universaleakceptebla vojo al tuthomara vivo.
Johano Amos Komenius naskiĝis la 28-an de marto 1592 en lamoravia urbeto Nivnice, ĉe urbo Uherskэ Brod (nunaĈeĥoslovakio), kiel filo de riĉa urbano Martin Komenskэ.Sed jam en siaj 12 jaroj li perdis ambaŭ gepatrojn. Kielorfo li vivis ĉe sia onklino, en proksima urbo Strбznice,kiu estis – pro militokazaĵoj – la 5.5.1605 elbruigita.Tial akceptis lin por edukado parencoj en Nivnice. Postmorto de la gepatroj, tio fariĝis plua, doloroplenatravivaĵo en lia infanaĝo.
Post multaj malfacilaĵoj kaj obstakloj, li finstudisteologion kaj fariĝis – en la j. 1618 – pastoro de laprotestanta religia komunumo la «Frata unuiĝo» en lamoravia urbo Fulnek. Sed komenciĝis la 30-jara milito kajen la j. 1621 estis tiu-ĉi urbo forbruligita. Venkis lakontraŭreformacio kaj la 28.10.1621 estis proklamitaekziligo de la protestantaj pastoroj el la ĉeĥa kajmoravia landoj.
J.A. Komenius devis forlasi la urbon Fulnek kaj kaŝiĝis enla ĉeĥa urbo Brandэs nad Orlicн, kie en la j. 1623 liskribis la fame konatan verkon «Labirinto de la mondo kajparadizo de la koro». En ĝi li karakterizas la mondon kiellabirinton, en kiu la pilgrimanto facile erarvojiĝas. Liekkonas, ke ĉio estas vaneco, turmentado de animo kajkomencas malesperi… Sed subite li ekaŭdas la internanvoĉon, ke li revenu de kie li ekiris: en paradizon de siakoro, kie prolos al li Dio – la Fonto de harmonio.
En la j. 1625 ekestis plua verko «Centro de sekureco»(«Centrum securitatis»), en kiu li pruvas, ke nur en Diokapablas homo – en ĉiuj vivsituacioj – trovi ekvilibronkaj plenan feliĉon. Li komparas mondon al senfine granda,rotacianta rado, kies Centro estas Dio. La decentrigaforto kaŭzas, ke ĉiu aĵo, troviĝanta en la rado, estaspuŝata al ĝia ringo. Tial ĝi ĉiam pli facile el la radoelfalas, ol alproksimiĝas al ties Centro.
Konsekvence: ju pli malproksime estas homoj de la Centro,des pli granda estas la konstanta ŝanĝado de la loko,vibrado kaj daŭra maltrankvilo. Male, ju pli proksime, despli eta kaj trankvila estas la movo:
«La mondo estas rado, kiu rotacias,
ege vibras, bruas, forte sonas.
Kiu en ĝian centron ne eksidos,
implikiĝos kaj elfalos.»Tial necesas, ke ĉiuj homoj venku tiun-ĉi decentriganforton: strebu de la perimetro de ĉiuj aĵoj atingi ilianCentron – Dion. Tiamaniere estos atingota la ĝeneralasekureco.
En la j. 1628 la situacio por Komenius ankoraŭ plimalboniĝis. Li ne plu povis kaŝiĝadi en sia patrujo kajtial devis forlasi ĝin. Li foriris en la polan urbonLaszno, kie li fariĝis instruisto kaj pli poste direktorode gimnazio de la religia komunumo la «Frata unuiĝo». Entiu-ĉi latina lernejo estis instruata junularo pola, ĉeĥakaj germana.
Ĉi-tie, en j 1628, li laboris je sia verko «Didaktiko»,t.e. arto de instruado. La libro aperis en pola kajgermana lingvoj, poste sekvis plurlingvaj tradukoj. Laaŭtoro per ĝi mondfamiĝis.
Laŭ tiu-ĉi libro: «Homo estas la plej perfekta, plejkurioza, plej glora estaĵo, kies celo estas eterna kun Diobeateco… La junularo devas ellerni ĉion vivbezonatan,sed nenion superfluan… La plej gravas: koni sin mem eĉĉion (klereco), gvidi sin mem eĉ ĉion (virto) kaj turnisin mem eĉ ĉion al Fonto de kiu ĉio fluas – al Dio (pieco).»
En j. 1630 li finis verketon «Informacio de lapatrinlernejo», en kiu li i.a. skribas: «Ni ne rigarduinfanojn, kiel ili aspektas nune, sed al kio ili estasdestinitaj: fariĝi – post ni – Diaj estroj de la mondo.Ni komprenu kaj plenumadu niajn devojn rilate ilitiamaniere…»
Samjare li verkis libreton «Ekzercado en vera pieco»(«Praxis pietatis>). En ĝi li unuarange montras laperfektecon de Dio kaj kontraŭstaras la etecon kajneperfektecon de homo. Instruas kiamaniere ĉerpi el la DiaFonto la universalan harmonion…
En la j 1631 aperas lia verko «La pordo de lingvojmalfermita» en kiu li prezentas instrukcion por lernado defremdaj lingvoj. Tiu-ĉi libro ebligis al li kontaktojn kunelstaraj reprezentantoj de tiama mondo de kleruloj. Liestis invitita al Londono, kie li loĝis en j. 1641-42.
Ĉi-tie li – en j. 1642 – skribis verkon «Vojo de lumo»(«Via lucis»), dediĉitan al la «Reĝa londona socio», sedprese aperinta nur en j. 1668. En ĝi li deduktas, ke lamondo estas lernejo de Dio, sed kulpe de homoj ĝi fariĝisekzercejo de stulteco kaj furiozado. Tial la mondo droniĝasen malboneco: en ĉiuj sociaj klasoj kaj homaj statoj eĉ enĉiuj nacioj daŭras senfinaj konfuzoj. La potenculoj kuracashomajn malakordojn per militoj… Sed la homa menso posedasnaturdevenan amon al libereco kaj harmonio, kiun ne eblasneniigi…
Plue li analizas, kial la ĝisnunaj solvadoj de la homajaferoj ne sukcesis. Ĉar:
El tio li – por plibonigo de la homaj aferoj – deduktas:
Por la ĝenerala transformo de la homaj animoj necesas iukomunuzebla, milda kaj efika kuracilo, simila lumon – sunon, antaŭ kies brilo kaj varmo nenio povas eĉ ne volaskaŝiĝi… Tial necesas, ke la lumo de saĝeco estu kondukitaal tia heleco, kiu sufiĉus lumigi ĉiujn homojn, forpeliel iliaj okuloj ĉiujn mallumojn de eraroj kaj malvualadiĉiun bazan veron kaj bonecon de aferoj.
Tio ekestos, se ĉiujn aferojn kaj aĵojn – kiujn Diomalkovris al homoj – oni kompletigos unuece kaj ordigostiamaniere, ke eblos prezenti ilin al ĉiuj homoj kaj ĉiukapablos perfekte percepti, kompreni, akcepti, ja eĉenamiĝi ilin. Se eblos ekflamigi tian lumon de ĝeneralasaĝeco, ĝi povos disvastiĝadi sur la tuta mondo de la homaracio kaj – kiel sunradioj – vekadi en homoj ĝojon,transformadi volon eĉ la tutan mondon de homaj koroj…
Se la suno brilas super Tero, ĉiu homo troviĝas en ĝialumo. Analoge, se leviĝos super la homa koro kaj ĉiuj homajpensoj eĉ agoj la suno de saĝeco, malvualiganta kajklariganta sencon de ĉiuj aferoj, kiuj ekzistas kaj okazas,tiu-ĉi koro ne povos ne kompreni – ĉar estu kie ajn – kio, por kio, per kio kaj kiel okazadas. Ĉar la plej altaLumo de animoj estas Dio, povos Lia brilo larĝiĝi sur ĉiotiel, ke ciuj animoj – turniĝanta kiel ajn – boneperceptu tiun-ĉi brilon, se eble nur ĝi mem ne deturniĝusde ĝi…
Por disvastigado de la universala lumo necesas 4 vojoj:
1. La universalaj libroj devas havi 3 avantaĵojn:kompletecon, ordon, veron kaj esti fake diferencigitaj:
1.1 pansofio: kerno de eterna vero, enhavanta konstntjnregulojn, saĝecon kaj disvolvanta nur aferojn klarapruveblajn. La celo estas edukadi homojn saĝajn, strebi priharmonio, ordo kaj vero.
1.2 panhistorio: klarigas ĉiun diversecon de unuopaj aferoj– de ekesto ĝis hodiaŭo. Ĝi estas klara teatro de evoluadode ĉiuj aferoj, eĉ tiuj, kiuj idee estis jam priskribitajen la pansofio.
1.3 pandogmatio: analizas diversajn justajn eĉ erarajnopiniojn pri aferoj. Neniu libro estas tiel malbona, ke ĝine enhavu ion bonan. Gravas por serĉado de vero.
2. Universalaj lernejoj devus esti fonditaj ĉe ĉiuj nacioj.La tuta espero por plibonigo de mondo dependas je edukadode junularo, ankoraŭ ne difektita, alirebla por formado kajtransformado…
3. La universala kolegio necesas por alkonduki bonajnintencojn al dezirata efekto. Por tiu-ĉi laboro taŭgoshomoj talentitaj, inteligentaj kaj modestaj, arde amantajla ĝeneralan bonfarton, efektitaj sendiference el la tutamondo, el la stato laika eĉ eklezia.
Ili pripensados ĉiujn eblajn vojojn kaj rimedojn kiel serĉiĉion bezonan por ĉiuj kaj kiel la trovitan disvastigadi… Necesas, ke tiuj-ĉi heroldoj grupiĝu en specialan unuiĝonkaj kunigu sin per ligo de nerompeblaj leĝoj. Ilia devizofariĝu: NI REVENU! Nome:
4. La universala linvo necesas por disvastigado deuniversala lumo, ĉar estas pli facile, ke ĉiuj ellernu nurunu lingvon ol unuopulo ĉiujn. Ĝi devas esti lingvo nova,por doni al ĉiuj senton de egalrajteco kaj esti super ĉiujnaliajn:
Se tiu-ĉi lingvo estus akceptita de la tuta homaro, ĉiujĝoje ekkonis, ke ĝi estas la plej taŭga ilo por reciprokaamikiĝado de homoj kaj esprimado de vero pri ĉiuj aferoj.Nova lingvo, havanta tiujn-ĉi ecojn, fariĝus la plej belarimedo, por ke la saĝeco de Dio estu –antaŭ okuloj de lamondo – klarigata novmaniere…
Nur per tiu-ĉi vojo eblos renovigi la disŝiritan unuecon denacioj, doni al la tuta mondo unu lipon kaj multobligi laDian gloron per tiel brila rimedo. Tio estos kulmino deĉio… Tiam ekestos ĝenerala paco sur la tuta Tero, ĉarhomoj ne havos kaŭzon por kverelado, se ĉiuj vidos antaŭ si– pri ĉiuj aferoj – la samajn verojn…
Neniun embarasiĝos neunueco de opinioj, ĉar ĉiuj estosellernataj ne de homoj – kies opinioj memkompreneble povasdiferenciĝi – sed de Dio, kiu estas la Vero… Homojrevenos al la sana racio, forlasos la vivon bestan,komencos vivi kaj kulturi vivon racian, spiritan kaj Dian.Dio kreos sian lernejon en koroj de ĉiuj homoj. Tiamaniereestos feliĉe finitaj ĉiuj ĝisnunaj konfuzoj…
Ek de j. 1642 ĝis 1648 loĝis Komenius en la pola urboElblag, kie li i.a. prilaboradis sian ampleksan verkon «Laĝenerala konsilio por reformo de aferoj homaj.» En j. 1648li revenis al sia dua restado en la pola urbo Leszno, dekie li en j. 1650 translokiĝis al la slovaka loko Blatnэpotok. De tie li en j. 1654 denove revenis por sia trialoĝado en la pola urbo Leszno.
En j. 1654 li eldonis sian verkon «Lernejo per ludo». Enformo de dramatika konatiĝado, li prezentas ĉiujn fakojn dehoma ekkonado. Tiuj-ĉi ludoj atingis grandan mondsukceson.
En aprilo 1656 la pola soldataro tute elbruligis la urbonLeszno, inkluzive la dometon de Komenius. Nur parton desiaj verkoj li lastmomente savis en rapide farita fosaĵo.En siaj 64-jaroj li denove fariĝis senhejmulo…
La lastan rifuĝejon li trovis en la nederlanda ĉefurboAmsterdamo, kien li ekiris en aŭgusto 1656. Larepresentantoj de la urba konsilantaro garantiis al lisubtenon, petante, ke li tie instruu…
En j. 1658 li eldonis en Nurnbergo sian verkon «Mondo enbildoj» («Orbis picktus»), en kiu li alproksimigas – perbildoj eĉ teksto – diversajn fakojn, por pli facilaperceptado de legantoj.
En j. 1662 aperas la 1-a kaj 2-a parto de la verko«Ĝenerala konsililo por reformo de la aferoj homaj». Ĝiestas impresa provo alkonduki ĉiujn homojn al toleremokaj unuiĝo:
Enkonduke li instigas ĉiujn homojn komune rigardi lamondon, ruliĝantan en katastrofon, vokante:
«Ni konsterniĝu pri tio komune kaj konsiliĝu, kiamaniere helpi… Kiel estas komuna Dio kaj kiel estas komuna partopreno en suferoj kaj turmentoj, tiel komuna fariĝu strebado forigi ilin…
Necesas kunvoki la tutan homaron por konsiliĝi pri tiuj-ĉi aferoj kaj komune adori Dion, cele akiri inspirojn por atingi ĝustajn solvojn de ĉiuj problemoj. Ni analizu tiujn-ĉi aferojn tiel kompreneme al ĉiuj homoj, por ke ĉiu nacio eĉ ĉiuj ĝiaj anoj klare tiujn-ĉi aferojn ekkomprenu kaj kapablu klare primediti ilin.
Pri aferoj ne konataj aŭ ne multe konataj, neniu povas juĝi: se tamen iu juĝas, li estas blindigita kaj ĵetas sin mem, aliulojn eĉ la aferojn mem en danĝron. Tial ni unuarange strebu klarigi la pritraktotajn aferojn tiel, ke ĉiu perfekte komprenu ilin.»
Plue li instigas ĉiujn homojn pritrakti reformon de laaferoj homaj kaj samtempe difinas, kio estas la homajaferoj: klereco, religio kaj gvidado de aferoj civitanaj(politiko). Per la esprimo «homaj aferoj» devas estinomataj nur tiuj, kiuj celas nobelmorigon de la homanatureco. En ĉiuj reciprokaj rilatoj necesas certaprudenteco, nomata gvidado de aferoj civitanaj – politiko.Celo de politiko devas esti trankvilo de homaj animoj.
Tial estas arto super arto scii gvidi homon, reganton deĉiuj aĵoj. Pri tio, kiel no tiun-ĉi arton ĝis nun estras,atestas disputoj, interbataloj, militoj… Ni analizu lakaŭzojn:
Ofte multaj nobluloj forgesas sian noblecon kaj entiriĝasen la plej neniecajn aferojn. Por ili fariĝas plezuro regikaj subpremi aliulojn. Multaj eĉ ne scias, kial ili regas,ofte opiniante, ke la mondo estas por ili, eldevigante tialobeemon perforte…
Kiel ne nobla estas la homa raso en reciproka rilato, t.e.en politiko: la bestoj vivas esence konkorde kun aliaj anojde sia speco; sed ni – raciaj estaĵoj – konstantemalakordiĝas… Abomena plezuro estas la militado. Sebestoj interbatalas, do kaŭze nutraĵo kaj idoj. Sed niajmilitoj fontas de honoravido aŭ kolero aŭ malicemo aŭ aliaspirita malsano.
Tio tuŝas eĉ netoleremon en reliĝio: precipe dolorigaestas, ke apenaŭ iu grupiĝo reciproke pli malamas sin kajinterbatalas, ol kristanoj… Dio estas ja nur unu kajĉiuj religioj devas unuarange rebrili en ĉiujn homajnkorojn la Diajn radiojn de la ĝenerala konkordo…
Kiam eksplodis milito inter Anglujo kaj Nederlando, dulandoj de reformacio, kaj en j. 1667 estis preparata lapackonferenco, cele ĝian finiĝon, Komenius skribis por ĝiverketon «Anĝelo de paco» (Angelus pacis»). Ĝi fariĝisdokumento pri liaj penoj «irenikaj», t.e. celantaj alreligia unueco kaj eterna paco, havanta konstantanaktualecon. Jen ĝiaj ĉefideoj:
«Vi montris, kion kapablas fari viaj fortoj, uzatajreciproke kontraŭ si – vi ambaŭ povas esti neniigitaj.Ekestis tempo montri, kion vi povos fari, se vi unuiĝos… Nur tiam finiĝos tiu-ĉi milito feliĉe, se ĝi alportos al vinovan, pli firman amikecon…
Sed kiamaniere vi renovigos vian amikecon? Ĉu ne per tio,ke vi reciproke forgesos tion, kio estis? La saĝaj homojĉiam rigardis la plej bonan vojon al paco tiun, kiam iliforgesis la suferitajn maljustaĵojn. Tio memkompreneble nemalebligas al vi, ke vi, unu al alia, ne riproĉu lamalĝustajn agojn. Sed faru tion por sanigo de la aferoj ekde iliaj radikoj kaj por finigo de la maljustaĵoj, sed nepor abscesiĝo de la vundoj kaj kaŭzado de krimoj novaj…
Se la malakordon kialigas sistemo de reganta reĝimo,memoru: nek unu sistemo de regado estas per si mem malbona,se ĝi baziĝas je ordo kaj libereco. Dio montris tion en lanaturo: abeloj vivas en monarkio, la formikoj endemokratio. Ambaŭ kun granda sukceso, se ne troviĝus iu,kiu kaŭzas kaoson…
Viajn disputojn povas pli bone pruviĝi aliuloj, ol vi mem,analoge kiel fumon pli bona vidas tiu, kiu staras plimalproksime, ol tiu, kiu estas per ĝi vualita… Unue estuprezentita la parolo de Dio, kiel normo, kaj nur poste laparoloj homaj, direktataj per la normo… Dion necesas obeiunuarange kaj pli ol homojn…
Metu tial sur la pesilojn ne nur planojn homajn, sed eĉplanojn Diajn. Pripensadu ne nur tion, kion de vi postulasviaj reĝoj, sed eĉ tion, kion de vi postulas la reĝo dereĝoj.. Kiel celon vi rigardu ne militon, sed pacon… Lapackontrakton skribu ne sur pergamenon, sed en viajnkorojn…»
En j. 1668 li eldonis – kiel 77-jarulo, preskaŭ fine desia vivo – la verkon «Unu necesa» («Unum necessarium»).Ĝi fakte estas testamento de Komenius, resumanta liajntutvivajn spertojn kaj strebadon serĉi kaj trovimedikamenton por forigo de homaj suferoj, malakordojreligiaj, politikaj, lernejaj, k.a.
Ununura medikamento estas: reveno al unueco, konkordo,racio, al la Dia elemento. Denove li instigas al paco, alkonstruado de harmoniplena, trankvila vivo. Ne nur porcertaj partoj de la socio, sed por ĉiuj homoj. Liprezentas al la tuta homaro por primedito:
«Se temas pri konservo de paco, kio necesas? La konkordo,tiu kunligilo de animoj, kune tenanta ĉiujn membrojn de lasocio. Se ilia strebado malakorde diferencas, finiĝassekureco. Ĉiu regno, en kiu homoj disiĝas kaj stariĝaskontraŭ si, velkas – diris Kristo, analoge kiel devasruiniĝi la konstruaĵo, se estas difektitaj ligaĵoj detegmentoj, muroj, kolonoj, fundamentoj…
Kio necesas por konservo de la konkordo? Ordo en personojkaj agoj: ke uuj estu superranguloj, la aliaj subranguloj.Ĉiu devas scii, kia loko kaj tempo taŭgas por ĉiu ago.Necesas, ke ĉio okazadu libere, sen devigo, per raciapripenso, sen ruzo kaj sen aliŝajnigo. Arto regi baziĝasdo je saĝeco, ne sur forto; je singardemo, ne surinsido… Ankaŭ besto ne toleras, ke estu kun ĝi sovaĝetraktado; se ĝi estas incitita, ĝi furioziĝas…
Tial al perfekta konkordo necesas digna egaleco aŭ dignaregado aŭ digna obeado, ĉar la ĝenerala libereco estasgvidantino kaj lumo de liberaj agoj. Necesas agi jene: perlibereco propra ne minaci liberecon de aliuloj. Krome,strebi iomete limigi liberecon propran, prospere libereconde aliuloj. Tio estas unu el fontoj de harmonio.
La ĝenerala libereco bedaŭrinde ofte ŝanĝiĝas ensovaĝecon, kaŭzanta kaoson. Sed ĉu eĉ la plej bonaj aĵojofte ne renversiĝas en malon? Misuzadon de la libereconecesas eviti per leĝoj. Tiamaniere eblos atingi, ke lapaco estos ĝenerala kaj daŭra.
La kaoso kaj labirinto en homaj rilatoj esence fontas eltio, ke homoj forlasas unu necesan kaj akceptasnebezonaĵojn, kiuj estas:
Ni rezignu tial tiujn-ĉi nebezonaĵojn kaj kulturu la ununecesan – la konkordon!»
J.A. Komenius en septembro 1669 grave malsaniĝis kaj enseptembro 1670 prizorgis, ke liaj amikoj – post lia morto– daŭrigu eldonadon de liaj verkoj.
Kortuŝe li dankis al Dio, ke tiu-ĉi – tra la labirinto dela mondo – tamen alkondukis lin al si: «Mia tuta vivoestis migrado, mi ne havis patrujon; neniam kaj nenie mihavis daŭran hejmon. Sed nune mi vidas mian patrujonĉielan…»
En oktobro 1670 ekestis plua malsanatako kaj 15.11.1670 limortis en la nederlanda ĉefurbo Amsterdamo. Entombiĝookazis la 22.11.1670 en preĝejo de la proksima urboNaarden.
J.A. Komenius estis viro de doloro, kredo, amo; teologo,filozofo, verkisto, reformanto, pedagogo.
Liaj vivsuferoj komenciĝis jam en 12-jaroj, per morto degepatroj kaj daŭrigis per bruligo de la urbo Straznice enj. 1605 – kie li trovis anstataŭan hejmon – ĝis alsuferado, kaŭze de kontraŭreformaciaj fortoj, tramizeroplena migrado en fremdaj landoj, bruligo de Leszno,inkluzive lian dometon – en j. 1656 – ĝis al trankvilatombo en la nederlanda urbo Naarden.
Ĉiutage ekzistadis zorgoj pri la disigitaj religiajfratoj, doloroj el la homa nesaĝeco, seniluziiĝo de homoj,kelkfoja perdo de havaĵo, familianoj, amikoj kaj verkoj,pri kiuj li laboris grandan parton de sia vivo. Vere, laŝarĝo, kiun li portis, estis ege peza kaj dolorplena…
Tamen li ne malesperis. Alte super la labirinto de lamondo, tra kiu li migris, li trovadis en paradizo de siakoro Dion, en kiu li migris, en kiu li havis konstantanrifuĝejon eĉ forton. Lia kredo estis traekzamenita perfajro de doloroj…
Li amis infanon, ĉar en ĝi li vidis kaj lernis vidi animonvivan, kreaĵon kaj bildon de Dio, partoprenonton de la Diaregno. Li invitadis ĝin al la Centro de sekureco – Dio – kaj sur la vojon de lumo, harmonio kaj paco.
Lia teologio estis simpla kaj unueca: li akcentadis labazajn leĝojn de Dio, laŭ kiuj li ĝiskonsekvence vivis.Alie li ne estis povanta elteni la ŝarĝon, metitan surlin.
Li meditadis kaj samtempe ne ĉesis krei. Li mirindekunigis internecon kun aktiveco. Lia vivo estis plenplenade agado. Li instruadis la homaron al harmonio kajpreparis praktikan vojon por ĝia atingo…
Li estis elstara verkisto. Siajn pensojn li enmetis en pliol 150 volumojn, el kiuj multaj havas tutmondan graveconkaj atingis internacian disvastiĝon.
Lia koncepto de reformacio plilarĝiĝis: necesas reformikonstante; ĉiuj vivsferoj devas submetiĝi al bezono de plibona ordigo. La lernejo, nacia kaj politika vivoj,internaciaj rilatoj, religio – tio ĉio, laŭ alta mezurilode Diaj postuloj – devas ĉiam esti redonita al originadestino, kiun al ili donis Dio.
Li estis elstara pedagogo de monda signifo kaj tial liestas nomata «Instruisto de nacioj». La filozofo G.W.Leibnitz, post lia morto, diris: «Beata maljunulo, deĝusta mondo nova konkeranto, ne perdu esperon. La mortotrarompas viajn laborojn, sed kion vi fervore semis, enrikoltoriĉn falos teron. Ekestos tempo, ho Komenius, kiamla plej bonaj homoj laŭdegos vin pro tio, kion vi faris,esperis kaj deziris!»
Ludoviko Lazar Zamenhof naskiĝis l 15.12.1859 en urboBialystok, Pollando, kiel la unua filo de la mezlernejaprofesoro de geografio kaj modernaj lingvoj – MarkoZamenhof.
Jam en sia junaĝo li havis amason de eksteraj, tre fortajimpresoj. Lian senteman animon forte influis ŝirvundajtravivaĵoj de tio, kion li vidis en sia naskiĝurbo. Li mempriskribis tion al sia amiko N. Borovko:
«Loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis ladirekton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko laloĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj,poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiuj el tiuj ĉi elementojparolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajnelementojn.
En tia urbo, pli ol ie, la impresema naturo sentas lamultepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉeĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭalmenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kajdividas ĝin en malamikajn partojn.
Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, keĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur lakorto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj neekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj… Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon… Ĉar almi tiam ŝajnis, ke la «grandaĝaj» posedas ian ĉiopovanforton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, minepre forigos tiun-ĉi malbonon…» Tiom propraj vortoj deZamenhof.
Tiel frue estis vivo de Zamenhof trapenetrita per tragikode rasa malamo. Li serĉis vojon, por ŝirmi la subpremitajnhomajn fratojn kaj rebonigi la grandajn sociajnmaljustaĵojn. Helpi al ĉiuj, ke ili vivu pli bone – tioestas revo de infano, meditado de junulo kaj ago deplenkreskulo…
Post frekvento de la elementa lernejo en Bjelostoko, listudis gimnazion en Varsovio. Eksterordinare liinteresiĝis pri lingvoj. Jam en sia infanaĝo li sciisparoli ruse, pole kaj hebree. En la gimnazio li ellernisfrancan, anglan, germanan, latinan kaj grekan.
Li plezure legadis poemojn de la rusa poeto Nekrasov, kiujesprimadis sopiron pri liberigo de la popolo. AnkaŭZamenhof sentis kun simplaj homoj, precipe malriĉuloj kajsubpremataj. Ĉiuj devas interfratiĝi kaj havi eblonhomdigne vivi.
Tiacele necesas precipe ankaŭ unu komuna lingvo, kiunpovus ĉiuj homoj facile ellerni kaj uzadi por reciprokainterkompreniĝado ĉie, kie la lingvo gepatra ne sufiĉas.Li konvinkiĝis, ke tiun-ĉi funkcion ne povas plenumilingvo morta, kiel ekz. latino, kiu origine ŝajnis al li– pro sia neŭtraleco – kvazaŭ antaŭdestinita por tiu-ĉitasko. Sed ankaŭ lingvo de iu vivanta nacio ne povas estiĝenerale akceptita por fariĝi ligilo de grandaj eĉmalgrandaj nacioj.
Tial necesas lingvo nova, arte kreita kaj al neniuapartenanta Tia lingvo neniun plialtigos, sed ankaŭ neniunhumiligos. Ĝi devos esti facile ellernebla por ĉiuj homojkaj fariĝi iu «latino de demokratio».
La juna studento ne nur meditis pri tiu-ĉi afero, sed tujeklaboris por efektivigi ĝin. Li ne volis konstrui novanlingvon pro scienca intereso. Nur sopiro kontribui altuthomara interkompreniĝo kaj harmonio instigis lin altiu-ĉi granda laboro.
Jam kiel 19-jara studento li kompilis la unuan konceptonde sia lingvo, nominte ĝin «Lingwe uniwersala». Etakajereto – tio estis rezulto de longdaŭra, laciga laboro.Naskiĝo de la nova lingvo li festis en sia studentaĉambreto, la 5.12.1878, kun siaj kunlernantoj.
Rondo de junaj entuziasmuloj, plenaj de idealoj kaj ardadeziro plibonigi la mondon, kantis en la nova lingvo eĉhimnon pri frateco de ĉiuj homoj, kies komencaj vortojsonis: «Malamikeco de la nacioj, falu, falu, jam tempoestas. La tuta homaro en unu familion unuiĝi devas!»
En junio 1879 finis Zamenhof siajn gimnaziajn studojn kajliaj kunlernantoj disiris en plej variajn lokojn. Iujstrebis la Zamenhofan lingvon disvastigadi, sed grandparteili renkontiĝadis kun malakcepto eĉ mokoj. Tial ili baldaŭĉesis… Juna Zamenhof restis en sia penado soleca…
Estis tragiko de la Zamenhofa vivo, ke lia profesio neidentiĝis kun lia deziro – dediĉi sin al filologio. Liobeis sian patron kaj studis medicinon en Moskvo, kien liforveturis en j. 1879. Li submetiĝis eĉ al la patradeziro, ke li – ĝis fino de la universitataj studoj – tute ĉesu labori por sia nova lingvo. Li obeeme transdonisal sia patro ĉiujn manuskriptojn: la gramatikon, vortaron,tradukojn. Triste li adiaŭdis kun tio, sed la vivovokis…
Post du jaroj de modesta studenta vivo en Moskvo, enj.1881, li revenis Varsovion por daŭrigi tie launiversitatajn studojn. Li esperis, ke lia patro liberigoslin de la eldevigita promeso kaj redonos al limanuskriptojn de lia laboro. Sed atendis lin doloroplenaseniluziiĝo…
La patro – dum lia neĉeesto – konsiliĝis kun siajkolegoj, profesoroj, pri la lingva intenco de sia filo.Kaj ĉiuj avertis: «Tio, pri kio strebas la juna studentoestas nura utopio, junaĝa revado, vana disigado de fortoj,sed ankaŭ danĝera agado, povonta evoluigi eĉ mensanmalsanon. Li estas ja tiel malforta, eĉ freneziĝi lipovus!» Tial patro – pro timo pri sano de sia filo – ĉiujn liajn manuskriptojn, penan laboron de multaj jaroj,bruligis.
Sed tio, kion neniigis fajro, estis bone enskribita en lamemoro de Ludoviko. Tamen, kia doloro por la sentemajunulo. Li denove ekkomencis. Dum 5 jaroj li kun neniuparolis pri sia verko, sed daŭre pri ĝi laboris. Konstantaabnegacio kaj kaŝado de tio, kio estis por lia koro laplej kara, gravmienigis lian vizaĝon…
En j. 1885 li finis siajn universitatajn studojn, kiujn liposte ankoraŭ kompletigis per studado de okulmedicino enVieno. Kiel faka okulkuracisto li komencis sian praksion enmalriĉa kvartalo de Varsovio. Li volis helpadi precipe almalriĉuloj. Li pli pensis pri aliuloj ol pri si. Sedenspezoj estis etaj, ne sufiĉis…
Dum ĉiuj tiuj-ĉi malfacilaĵoj li ne forgesadis sianidealon. Li preparis sian laboron por preseldono, sed vaneserĉis eldoniston kaj propra mono por eldono ne sufiĉis.Li jam malesperis…
Sur tiama firmamento de liaj tagoj subite ekbrilis stelo.La amo. De Kovno al parencoj en Varsovio alveturisfraŭlino Klara Silbernik. Li konatiĝis kun ŝi kaj konfidiseĉ sian intencon… Ŝi komprenis liajn noblajn planojn kajmenciis al sia patro Aleksander Silbernik pri malfacilaĵojde la juna aŭtoro.
Tiu-ĉi ekkonis en Zamenhof grandan idealiston kaj plenumislian deziron: la 26.7.1887 aperis la lingva libreto deZamenhof kaj la 9.8.1887 sekvis la geedziĝo. Tio estiskurioza, sed valora donaco al la fianĉino. Nur estaĵo tieldelikatsenta kapablis taksi ĝian grandecon kaj fariĝifordonita helpantino en batalo, kiu al ambaŭ nunekomencis: por la ĉiutaga pano kaj por disvastigado de vojoal la tuthomara interkompreniĝo.
Titolpaĝe de tiu-ĉi unua lernolibro estis teksto: «DoktoroEsperanto: La Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plenalernolibro. Por Rusoj.» La lingvo mem ne havis nomon.Aŭtoro subskribiĝis per pseŭdonimo «Doktoro Esperanto»(t.e. doktoro esperanta – en interkompreniĝon de nacioj).La aŭtora pseŭdonimo baldaŭ identiĝis kun la lingvo, kiukomencis esti nomata simple: «Esperanto».
Pluaj 18 jaroj – de 1887 ĝis 1905 – pleniĝis porZamenhof kaj ĝia familio per suferadoj kaj zorgoj. Laenspezoj el la medicina praksio ne sufiĉis, li deviskonstante akceptadi subtenon de sia bopatro, kio treĉagrenigadis lin. Dumtage li vivis por siaj malsanuloj,vesperojn kaj noktojn prenadis Esperanto, al kiu lidediĉis sin per sia tuta koro, sed kiu panon ne donis… Male, ĝi postuladis oferojn konstante pli kaj pligrandajn…
Sed Zamenhof ne rezignis: li skribadis artikolojn endiversajn gazetojn, esperantigadis diversajn verkojn,ekzemple la tutan biblion. Kaj tiamaniere Esperantokomencis malrapide disvastiĝadi tutmonde, precipe helpe deoferemaj unuopuloj, kiuj troviĝis en la tuta mondo.Plinombriĝadis Esperanto-gazetoj, komencis aperadi eĉlibroj en Esperanto – tradukoj el naciaj lingvoj eĉoriginaloj.
Ununura demando restis ankoraŭ ne solvita: ĉu helpe deEsperanto kapablos interkompreniĝi divernacianoj dumpersonaj kontaktoj? Kiamaniere pruvi tion? La respondondonis la 1-a mondkongreso de esperantistoj, okazinta en j.1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer, kiun partoprenispli ol 700 esperantistoj el la tuta mondo.
Zamenhof, kiu timis publikon, ankoraŭ neniam parolis en iukolektiĝo de homoj – faris inaŭguran prelegon, en kiu lii.a. diris: «Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modestaestas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias priĝi… ĉar ne kunvenis regnestroj por ŝanĝi la politikanmapon de la mondo… sed io granda ĉi tie naskiĝas…
La unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi… Kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj kajili renkontiĝas reciproke ne multe kaj surde, sed ilikomprenas unu la alian kiel fratoj, kiel membroj de unufamilio…
Ni kunvenas hodiaŭ por montri al la tuta mondo, per faktojne refuteblaj tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi.Ni montros al la mondo, ke reciproka interkompreniĝadointer personoj de malsamaj nacioj estas tute boneatingebla, ke por ĉi-tio tute ne estas necese, ke unupopolo humiligu aŭ anglutu la alian, ke la muroj interpopoloj tute ne estas io necesega kaj eterna, ke reciprokakompreniĝado inter kreitaĵoj de tiu sama speco estas ne iafantazia revo, sed afero tute natura…»
Li dankis ankaŭ al la Plej Alta Forto, kiun ĉiu ĉeestantoalie al si prezentas, sed kiun ni ĉiuj same konsciiĝas.Fine li deklamis sian poemon «Preĝo sub la verdastandardo», en kiu li petas benon por malfacila laborocele pacon inter nacioj.
La parolado de Zamenhof kaj la nobla poemo – preĝo – profunde tuŝis korojn de la ĉeestantoj. Longdaŭra aplaŭdoektondris en la kunvenejo. Zamenhof vidis kaj aŭdis, keesperantistoj el plej diversaj nacioj komprenis liajnvortojn, ke lia amo kaj sopiro helpi al la tuthomarainterkompreniĝo estis komprenita.
La kongreso ĝoje daŭriĝis. Estis kreita fundamento porgravaj reguloj, necesaj por mondorganizaĵo de laEsperanto-movado kaj decidite, ke insigno de Esperantoestas kvinpinta stelo – simbolo de espero eninterkompreniĝo de ĉiuj kvin mondpartoj. La himno deesperantistoj fariĝis la muzikigita poemo de Zamenhof – «La Espero».
Post tiu-ĉi 1-a Universala Kongreso de Esperanto, Zamenhofrevenis al Varsovio por kuraci siajn malsanulojn eĉ porpreparado de pluaj kuraciloj, cele sanigi vivon de latuthomara socio. La Kongreso – en miniatura skaloo kajkvazaŭ laboratoria medio – realigis ideon de laesperantista himno: ĉiuj nacioj kreu unu grandan, familiankomunumon.
Sed Zamenhof plene konsciiĝis, ke por realigi tiun-ĉiideon mondskale, necesas multe pli: analoge kiel lamagneta montrilo en kompaso trankviliĝas nur, se ĝi povasspontane turniĝi al la norda poluso, same la homaroatingos plenan harmonion kaj pacon nur tiam, se ĝi trovoskomunan firman punkton kaj ĉiuj homoj spontanedirektigos siajn pensojn al sia komuna Fonto de Vivo – nomata grandparte Dio – lumturo en mallumo kaj kaoso.
Tasko ege malfacila, se ne malebla. Kaj Zamenhof ĉiamakcentadis la vorton ĉiuj. Tial li ĉiam serĉis solvojnsimplajn kaj universalajn, por ke ili povu esti akceptitajper ĉiuj homoj. Sian lingvan verkon, kiun li noble,senprofite donacis al la tuta homaro, li rigardis kielgravan, sed nur la unuan ŝtupon al tiu-ĉi celo. Kaj nuneli komencis intense prilaboradi – enkadre de siakompleksa vojo al la tuthomara harmonio – la ŝtuponduan:
unuecan, religie-etikan bazon en universala formo, kiu neanstataŭus la ekzistantajn religiojn, analoge kielEsperanto ne anstataŭas la ekzistantajn lingvojn. Ĝi estusnur ilia komuna kerno, akceptebla por ĉiuj homoj, porakordiĝo de la reciprokaj interhomaj kaj internaciajrilatoj.
Dum tiu-ĉi sia laboro li konstante pense revendis en siannaskiĝurbon Bjelostok, kie – kiel en lenso – koncentriĝadis la grava problemaro de la tuta mondo,precipe ankaŭ la religia. Nome, grandparte estis: rusoj – ortodoksuloj, poloj – katolikoj, germanoj – luteranojkaj hebreoj – judoj.
Tiu-ĉi diverseco de la religia kredo pligrandigadismalamikecon inter tiuj-ĉi grupiĝoj de la loĝantaro. Faktetio estis diverseco de dogmoj, kiu disigadis… Nome,inter ilia amaso tute perdiĝis la elementa, komuna kerno de kredo, kiu – kaŭze de tio – ne povis en la homajkoroj ekĝermi, ekflori kaj maturiĝi per harmoniigajfruktoj.
Tiuj-ĉi junaĝaj travivaĵoj de Zamenhof konfirmis liankonvinkon, ke necesas – en amasoj de dogmoj de ĉiujreligioj – elserĉi ĝuste tiun-ĉi komunan kernon de kredo,universale akcepteblan, kiu devas esti per ĉiuj homojrekonita kiel deviga, natura, kosme-etika bazo de la vivo.
Nur poste ĝi povas esti ornamita per plej diversaj dogmojde unuopaj religioj, analoge kiel kadroj ĉirkaŭas kajplibeligas la bildon. Sed la fakan valoron ĉiam devas havila bildo, ne ĝia kadro, eĉ se ĝi estus ege artefarita kajvalora.
Dum tiu-ĉi serĉado inspiris lin la palestina saĝuloHillel, samtempulo de Kristo, kiu eldiris tiun-ĉimaksimon: «Ordono de Dio mem estas nur tio, kio estasenskribita en la koro de ĉiu homo kaj kio tial estaskomuna al ĉiuj religioj. Ĉio alia en la religioj estas nurordonoj de homoj; sekve sen peko kontraŭ Dio ĉiuj religiajeksteraĵoj povas ŝanĝiĝi kaj kunfandiĝi per reciprokainterkonsento de homoj.
Kiam tiu-ĉi ideo estos akceptita, tiam la eternaj religiajmuroj inter la homoj falos kaj kunfandiĝo de la homarofariĝos afero plenumebla.»
Plue Hillel proklamis: «La tuta esenco de la religio estasla leĝo: agu kun aliuloj, kiel vi volas, ke oni agu kunvi; ĉio alia estas nur komentarioj.»
Tiujn-ĉi ideojn de Hillel akceptis Zamenhof kiel bazon porsia universala, religie-etika koncepto, kiun li tialorigine nomis «hillelismo». Poste li ankoraŭ plueprilaboris ĝin, donis la nepersonan, esperantlingvantitolon «homaranismon» kaj eldonis en formo de broŝuretoen j. 1906. En ĝi li i.a. proklamis:
«La homaranismo estas celado al pura homeco kaj absolutaintergenta justeco kaj egaleco… Ĝi estas instruo, kiu,ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lialingvo, nek de lia religia anaro, donas al li eblon evitiĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiajprincipoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kajreligioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj dereciproka frateco kaj justeco.
La homaranoj (t.e. membroj de la ĉiuhoma familio) estaskonvinkitaj, ke ili staras sur fundamento de absoluta vero, kiu pli aŭ malpli frue devos venki, kiel ajn longela mondo batalus kontraŭ ĝi, ke ĉiu nacia aŭ religiaŝovinismo kaj ĉiu celado de unu gento regi super aliajgentoj, kiel bazita sur malvero kaj rajto de pugno, pli aŭmalpli frue devos malaperi; ke la homaranismo, bazita nesur tempaj politikaj kondiĉoj de la vivo de tiu aŭ aliagento, ne sur variaj religiaj dogmoj, ne sur tempaj modajdoktrinoj kaj fluoj, sed sur vero absoluta, ĉiuloka kajĉiutempa, estas la sola politike-religia idealo, kiunpovos havi la estonta homaro, la sola idealo, kiun ĉiupatro kun pura Konscienco povas transdoni al siaj infanojsen timo, ke ŝanĝiĝantaj kondiĉoj de la vivo elŝirostiun-ĉi idealon el ilia brusto kaj lasos ilin, en la mezode la vojo de l'vivo, sen ia programo kaj spirita apogo,kiel faris kun ni diversaj malverfundamentaj idealoj,transdonitaj al ni de niaj prapatroj…
Homarano direktiĝas laŭ jenaj, ĉefaj principoj:
Mi estas homo kaj por mi ekzistas nur idealoj purehomaj… Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj mitaksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sedne laŭ lia deveno…
Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan,naturan kaj nedisputeblan rajton, paroli kien lingvon livolas kaj konfesi kian religion li volas, sed enkomunikiĝado kun homoj de alia deveno, li devas, kiom ĝieblas, uzadi lingvon neŭtrale-homan kaj vivi laŭ principojde religio neŭtrale-homa.
Kia ajn estas mia religio, mi konfesas ĝin laŭ laneŭtrale-homaj principoj «homaranaj», kiuj konsistas i.a.el jeno:
a) La plej altan, por mi nekompreneblan Forton, kiu estaskaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mipovas nomi per la nomo «Dio» aŭ per alia nomo, sed mikonscias, ke la esencon de tiu-ĉi Forto ĉiu havas rajtonprezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kajkoro aŭ instruoj de lia religio. Neniam mi devas malami aŭpersekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia olmia.
b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonojkuŝas en la koro de ĉiu homo sub la nomo de Konsciencokaj ke la ĉefa – por ĉiuj homoj deviga – principo detiuj-ĉi ordonoj estas: agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras,ke aliaj agu kun vi, kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de viaKonscienco.
c) Eĉ se mi oficiale estas ano de neniu religio, miakceptas tiun-ĉi bazan konfeson, kiel mian vivprincipon.Kiam en mia urbo estos fondita templo homarana, mi devaskiel eble plej ofte vizitadi ĝin, por frate kunvenadi tiekun homaranoj de aliaj regionoj… por aŭskultadi laverkojn de la grandaj instruistoj de la homaro…»
Tio estas la religia esenco de la Zamenhofa projektohomaranismo, kiu praktike – en pli granda amplekso – neefektiviĝis. Ĝiaj ideoj kaj instigoj – laŭ propra esprimode Zamenhof – restis «voĉo vokanta en dezerto». Lia epokoja ankoraŭ ne maturiĝis por ilia globala efektiviĝo…
En la Zamenhofaj manuskriptoj – trovitaj kaj publikigitajpost lia morto – estas i.a. eĉ jenaj vortoj: «Dum en lamondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe en lamondo de kredantoj, trovos nenian kompensan simpation,verŝajne nur atakon, ĉar mia kredo estas tute alispeca olilia kredo… Estus pli prudente, se mi silentus, sed mi nepovas…»
Kaj fakte, kritiko de tiu-ĉi lia religia koncepto aperis eldiversaj flankoj. Ekzemple pastro de unu granda religio – P. Dombrovski – proklamis, ke tiu-ĉi koncepto estaskontraŭreligia. Zamenhof, en malfermita letero, publikigitaen gazeto «Ruslanda Esperantisto», en j.1906, respondis alli:
«Homaranoj ne havas intencon krei ian novan religion, ilivolus nur krei ponton, kiu povus pace ligi inter siĉiujn religiojn ekzistantajn…
Se Kristo kaj la aliaj grandaj instruistoj de la homaro nunvivus kune, ili certe facile interkonsentus inter si, ilicerte la «efektivajn postulojn de Dio» metus pli alten olĉiujn diferencajn formalaĵojn, kaj ni havus nun ne multajnreligiojn, sed unu ĉiuhoman religion.
Sed la fondintoj de la religioj ja nun ne vivas, restis nurla «religioj», kiuj portas iliajn nomojn… Tial ni devasstrebi pri ilia alproksimiĝo, precipe per akcepto deuniversala religia kerno, kiun ĉiu homo povas kulturi kunpura Konscienco…
Homaranismo ne estas kontraŭreligia, male, ĝi volas forigireciprokajn murojn inter religioj kaj redoni la religianfundamenton al tiuj, kiuj – per forlaso de religiaj dogmoj– perdis eĉ la bazan kredon en Dion, kiu estas por ili treligita kun tiuj-ĉi dogmoj…
Vin, sinjoro Dombrovski, kiu estas homo sincere kajprofunde religia, efektive kaj kore sindona pastro de Dio,mi demandas: Se vi povus vin turni al tiu granda moralaForto, kiun vi nomas «Dio» kaj demandi Lin, ĉu Li preferus,ke homoj havu multajn religiojn kaj tial malamadu sinreciproke kaj ĉiu diradu, ke nur lia religio estas la vera,aŭ ke la homoj aranĝu inter si ponton, per kiu ĉiujreligioj povos iom post iom kunfandiĝadi en unu religion,kaj ili konstruu templojn komunajn, en kiuj ili povos frateellaboradi al si idealojn kaj morojn komunajn – kion Diorespondus?
Se vi estas certa, ke Li preferus la unuan, tiam batalukontraŭ homaranismo; sed se vi pensas, ke Li elektus laduan, tiam… ne batalu por ni (ĉar mi komprenas, ke kielpastro vi ne povas tion-ĉi fari, almenaŭ nun), sed almenaŭne batalu kontraŭ ni, ĉar, batalante kontraŭ ni, vi bataloskontraŭ volo de Tiu, al kiu vi ĉiam sincere kaj honesteservis.»
La pluan kontraŭstaron, ke ideoj de homaranismo ne estasnovaj, Zamenhof respondis: «Jes, ni scias, ke nia ideo neestas nova; sed ĝuste tio-ĉi estas ja nia forto; ĝuste tiufakto, ke pri nia ideo ĉiam revis kaj revas la plej bonajhomoj en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj lokoj de la Tero, pruvas,ke tiu-ĉi ideo estas ĝusta, ĝia realigo necesa… ke lacelado al ĝi devus fariĝi afero de ĉiu homo.
Homaranismo celas ununuran: de vortoj kaj revoj transiri alagoj, ekmarŝi praktikan vojon al ilia tutmonda realigo… Ĉiu homo, kiu el anaro de la parolantoj kaj revantojtransiras al la anaro de efektivigantoj, fariĝas per tio'homarano'».
Dum la UKE en j. 1912, okazinta en la pola urbo Krakovo, lisurprizis la ĉeestantojn: li rezignis je la gvida rolo enla movado por la internacia lingvo Esperanto. Li faris tionnur tial, por ke li povu pli koncentrigi siajn fortojn porrealigado de sia koncepto religia. Li pliperfektigis sianprojekton de homaranismo kaj – en nova formo – denove ĝineldonis en j. 1923.
Dum la UKE en j. 1914 li intencis fondi memstaran sekcionde esperantistoj – adeptoj de homaranismo. Tiuj-ĉi povuseĉ plue resti anoj de siaj religioj, aldonus al sia kredonur aldonon «homarano», por pruvi, ke ili konfesas siajnreligiojn laŭ universalaj principoj de homaranismo.Ekzemple: krostano-homarano, judo-homarano,budhano-homarano k.s. Se ili ne estus anoj de iu religio,ili esprimadus sian religian konvinkon nur per la esprimo«homarano».
Sed kia tragedio ekestis! Zamenhof vojaĝis de Varsovio alfranca ĉefurbo Parizo, kie la kongreso devis okazi, kiam – la 26-an de julio, jubilea tago de publikigo de Esperanto– eksplodis la 1-a mondmilito. Zamenhof, ekscitita, dumgrandaj trafikaj malfacilaĵoj, revenis – tra Svedio – enVarsovion.
Fino de amikiĝado de nacioj! La idealo de homa fratecobrutale malhonorigita. Anstataŭ reciproka interkompreniĝado– malamo! Ĉu por ĉiam? Ne eble! Konsternita, malsana korpeeĉ spirita, Zamenhof vivis en Varsovio. En ĝia proksimecofuriozis milito…
Li ege suferis pro tio. Li ne plu povis korespondadi kunsiaj eksterlandaj amikoj, kiujn li tiom havis en la tutamondo. Kiel ili vivas? La silentado turmentis lin, nervojmalfortiĝadis… Deprimiĝo kaj diversaj streĉoj egemalplibonigis lian gravan kormalsanon.
Li primeditadis kaj prilaboradis pluajn konceptojn porplibonigo de aferoj homaj post la milito, por ke ĝiajteruraĵoj neniam plu ripetiĝu. Krom alie li skribis eĉalvokon al diplomatoj kun deziro, ke ĝi estu publikigitatuj post la milito. Fakte ĝi aperis en kelkajEsperanto-gazetoj en j. 1915. Jen ĝiaj ĉefaj ideoj:
«Sinjoroj diplomatoj! Post la terura, ekstrema milito,
kiu starigis la homaron pli malalten ol la sovaĝaj
bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne
kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola
konvenas al civilizita homa raso.
Memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon estas:
forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de militoj,
la barbaran restaĵon de la antikva, antaŭcivilizita
tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.
Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj
malgrandaj eŭropaj regnoj ni havus proporcie kaj
geografie aranĝitajn «Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo»…
De vi do dependos, ĉu la mondo havos fortikan pacon aŭ
ĉu ni havu nur kelktempan silenton, kiun baldaŭ denove
interrompos diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj
aŭ eĉ novaj militoj. Zorgu do, ke via laboro ne estu
sencela kaj senfrukta, ke post fino de viaj laboroj la
homaro povu diri: ni vane elportis la grandegajn kaj
terurajn oferojn…»
Denove li prilaboradis eĉ sian kompleksan vojon al latuthomara harmonio. Li estis konvinkita, ke ĝia unua ŝtupo– ebliganta unuecon en diverseco lingva – havas firmanfundamenton en la tuta mondo, kiu ne pereos. Tial li sentisneceson plene koncentrigi sian strebadon por kreo de ĝiadua ŝtupo – unueco en diverseco religia.
Tiucele li faris preparojn por kunvoki – tuj post lamilito – kongreson por neŭtrala, tuthomara religiafundamento, universale akceptebla. Li kolektadis por ĝimaterialojn kaj preparis alvokon kun tiu-ĉi ĉefideoj:
«…Lasante al ĉiu homo plenan liberecon, havi tian
internan kredon, kiu ŝajnas al li la plej bona, ni
proponas krei neŭtralan eksteran kadron, kiu povus
etike, more kaj komune unuigi inter si ĉiujn memstare
pensantajn homojn, sendepende de tio, kia estas la
filozofie-teologiaj kredoj aŭ hipotezoj de ĉiu el ili.
Ni proponas starigi neŭtrale-homan etikan regularon,
kiu povus fari el homoj homojn kaj forigus la
abomenindan gentan ŝovinismon, la malamon kaj
maljustecon inter la gentoj…»
Plue li disvolvas principojn de sia homaranismo kaj precipedediĉas sin al problemo de edukado de infanoj – la bazonde pluaj generacioj. Li deduktas, ke infanon ne eblas nutriper abstraktaj teorioj kaj reguloj. La infano bezonasimpresojn kaj sentoplpenan, harmonian medion ne nurfamilian, sed eĉ pli vastan. Tiacele plej taŭgas edukadoreligia kaj plej diversaj religiaj travivaĵoj.
Li proklamas: «Infano, edukata sen religia sento, neniampovas havi en sia koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun alaliaj infanoj donas la preĝejo, la tradiciaj moroj, laposedado de 'Dio' en la koro. Ĝi estas tro malriĉigita…»
Sed li atentigas, ke la religia edukado – jam en infanaĝo– estu farata laŭ elementaj principoj de homaranismo. Alieekestas sufiĉe granda versimileco, ke en plenaĝo – kunmalfortigado de kredo en dogmoj – komencos malaperadi eĉkun ili ligita kredo en Dion kaj tiamaniere eĉ ĝustaorientiĝo por la harmonia vivo.
Nome, homaranismo – okaze perdo de kredo en dogmoj – savas tion la plej gravan: kredon en Dion, kiu – laŭ ĝiajprincipoj – troviĝas en la baza religia kerno, ensemita enla homa koro.
Krome: ĝi kreas konvenajn kondiĉojn, por ke en koro de ĉiu homo, tiu-ĉi kerno ekĝermu kaj el ĉiu elkresku arbo deĝusta vivo kun fruktoj de ĉiuflanka harmonio…
Tiu-ĉi kongreso por la baza, tuthomara, religia fundamento– kiun Zamenhof intencis kunvoki tuj post la unuamondmilito – ne celis do anstataŭigi la religiojnekzistantajn. Li volis nur, ke ĉiuj religioj prilaboru laproponitan koncepton de universala, religie-etikafundamento kaj komune – en difinitiva formo – prezentuĝin al la tuta homaro por ĝenerala akcepto. Tiamaniere livolis kontribui al pli bona, pli justa postmilita vivo kajprecipe preventi pluajn militojn…
Sed tiuj-ĉi liaj planoj jam ne efektiviĝis… Lia gravakormalsano kaj streĉiĝoj de la unua mondmilito plirapidigislian foriron. Li mortis en la pola ĉefurbo Varsovio, la14-an de aprilo 1917, en aĝo de 58 jaroj. Entombigita liestis en la varsovia tombejo, la 16-an de aprilo 1917.
Kia tragedio de lia vivo: li mortis en malamikeca statointer nacioj, kiun li volis – per siaj projektoj lingvakaj religia – por ĉiam malebligi.
Senpere antaŭ sia morto li esprimis ankoraŭ sian lastandeziron, ke lia universala koncepto religie-etika esturealigita – en iu ajn alia, nova formo – por ke lamilitteruraĵoj, en kiuj li mortis, neniam plu ripetiĝu…
Bedaŭrinde ankaŭ tiu-ĉi lia lasta deziro ne plenumiĝis… Male, eksplodis la dua mondmilito, multe pli terura, en kiupereis granda parto de liaj familianoj…
La svisa profesoro D-ro Edmond Privat, en sia libro «Vivode Zamenhof», el j. 1920, i.a. skribas:
«Zamenhof amis nin ĉiujn. Li postlasis al ni
testamenton: konatigi la tutan homaron kun lia kompleta
verko – la kompleksa vojo al tuthomara harmonio. Li
batalis por bono kaj belo, sed la tasko restis ne
plenumita. Kiu daŭrigos ĝin? Kiu plenumos lian deziron?
Nova mondo devas konstruiĝi. Ĝi bezonas Absoluton. Homo
sopiras je likvido de baroj… La estonteco pruvos
ĝustecon de la kompleksa idearo de Zamenhof.»
Ni konatiĝis kun la vivoj de Johano Amos Komenius(1592-1670) kaj Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917), kiujhavas multajn komunajn karakterizojn:
Ambaŭ ege suferis pro grandaj malfacilaĵoj en siaj proprajvivoj, tamen dediĉis sian tutan energion ankaŭ alplibonigado de aferoj homaj, precipe al preparado deuniversala vojo al la tuthomara harmonio.
Al ambaŭ fahro neniigis iliajn valorajn – peneprilaboritajn – manuskriptojn, tamen ili ne malesperis,sed konstante venkadis multajn obstaklojn kaj ĉiam denovekomencadis fervore labori, por daŭrigi plenumadon de siajvivmisioj…
Ambaŭ konstatis, ke kerno de ĉiuj malfacilaĵoj en la mondokonsistas en celado al aferoj supraĵaj – sen atento deilia interno kaj enhavo – eĉ en homa facilanimeco.
Ambaŭ konvinkiĝis, ke la prakaŭzo de la tuthomara malakordobaziĝas en sferoj religia kaj lingva kies multvariecokaŭzas tuthomaran nekomprenemon spiritan eĉ malebligasinterkompreniĝon lingvan.
Ambaŭ tial – serĉante vojon al la kompleksa, tuthomaraharmonio – dediĉis apartan atenton al kreo de elementa,universale akceptebla unueco en diversecoj religia kajlingva. Tiu-ĉi ideo fariĝis bazo de ilia vojo al latuthomara harmonio.
Ambaŭ spertis, ke unuarange gravas, ke ĉiuj homoj unueceakceptu la komunan religian kernon: sentu Dion en siajkoroj kaj agu laŭ Liaj instigoj en siaj Konscioj. Tiu-ĉiprincipo trapenetras ĉiujn verkojn de Komenius kajZamenhof, kiu akceptis ĝin kiel bazon por sia homaranismo.
Ambaŭ rigardis necese venki la babelan konfuziĝon delingvoj per kreo kaj ĝenerala akcepto de nova, facila,universala lingvo. Komenius precize starigis ĝiajnkriteriojn, kiujn Zamenhof – per sia Esperanto – praktikeplenumis.
Ambaŭ – celante krei unuecon en diversecoj religia kajlingva – absolute ne intencis likvidi la ekzistantajnreligiojn kaj lingvojn, male ili rekonis, ke ĉiuj havassiajn gravajn specifajn valorojn eĉ futurajn misiojn.
Tamen ilia strebado pri kreo de unueca bazo spirita kajlingva por la tuta homaro – en iliaj eĉ postaj epokoj – ne estas ĝenerale subtenata, sed grandparte rigardata, jaeĉ primokata, kiel neefektivigebla utopiaĵo. Komenius dumsia tuta vivo suferis pro la religia netoleremo kajZamenhof pro la rasa malamo, kiuj en iliaj epokoj intenseregis…
Zamenhof devis – dum la 1-a Universala Kongreso deEsperanto, en la franca urbo Boulogne-sur-Mer, en j. 1905– eĉ mallongigi sian inaŭguran, noblan poemon «Preĵo subla verda standardo», per ellaso de ĝia lasta strofo, kiusonas:
Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj,
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l'homaro
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine.
Antaŭen, ĝisfine!
La homaro do ne akceptis iliajn ideojn pri la tuthomaraharmonio, preferante plue droniĝi en antaŭjuĝoj, netoleremokaj sensenca, perforta solvado de la internaciaproblemaro… Tial, post ilia morto, sekvis ankoraŭ pluajmilitoj, oni daŭre armadas kaj la homaro konstante vivas enmalakordo, nefido, necerteco, mizero… La bazajmondproblemoj restas ĝis nun ne solvitaj…
Tamen iliaj ideoj estas konstante valoraj, kapablajkontribuadi al solvado ĝuste ankaŭ de la nunamondproblemaro. Necesas nur konstrui el ili modernan,universale akcepteblan vojon al la tuthomara harmonio. Alla tuta homaro ĝi povus esti plej bone disponigita enkadrede la jam evoluiĝanta ekumena movado, kiun necesus nur – laŭ ideoj de Komenius kaj Zamenhof – universaligi spiritekaj lingve.
En komenca stadio de la ekumena movado tio ne eblis, ĉar ĝiekevoluadis nur en la religia sfero kristana kaj eĉ tioestis ligita kun venkado de multaj obstakloj. Nur post lahistoria, komuna, diversreligia preĝado por mondpaco, en laitala urbo Assisi, okazinta 27.10.1986, aperis espero, kela ekumena movado povos inkluzivi eĉ religiojnnekristanajn.
Iniciatojn por universaligo de la tuthomara ekumena movado,cele realigi ĝin kadre la vojon al la tuthomara harmonio – laŭ vizio de Komenius kaj Zamenhof – prezentadis laMondpaca Esperantista Movado (MEM) en sia organo PACO,konstanta rubriko «Ekumena voĉo de paco» (EVP), en jaroj1987-1991, en diversaj artikoloj. Iliaj ĉefaj instigojresume:
Per la universala ekumena preĝado por mondpaco – enAssisi, 27.10.1987 – fine maturiĝis tempo, por mondskalerealigi la universalan edukadon por tuthomara harmonio kajtutmonda paco, laŭ la homarana idearo de Zamenhof.
Dum la tutmondaj ekumenaj kaj interreligiaj porpacajkongresoj, kiuj estas preparataj, kunvenos reprezentantojde plej diversaj religiaj komunumoj – kristanaj eĉnekristanaj – el la tuta mondo. Ili unuigu sian valoranspiritan potencialon kaj kreu komunan laborkomisionon,preparonta starigon de la plej supera, tutreligiamondorganizaĵo, nomota ekz. «Kosma ekumeno» aŭ «Universalaekumeno», kies membroj estus fakuloj de ĉiuj religiajkomunumoj.
Ĝia ĉeftasko fariĝus sistema serĉado de ĉio, kio unuopajnreligiojn kunigas kaj tiamaniere kreo de unueca religiabazo, universale akceptebla. Sur ĝi povus ekzisti kajlibere evoluiĝadi la plej variaj specifaĵoj de ĉiujreligiaj komunumoj, kiuj ne plu kaŭzus ilian reciprokanmalamikecon, sed servus al reciproka pliriĉigado.
Tio ebligus plenumadon de plua, grava tasko: ĝeneralakonatiĝado kun moralaj, spiritaj juveloj kaj spertoj deĉiuj religioj, kapablaj kontribuadi al la tuthomaraharmonio.
La «Kosma ekumeno» – mondkonsililo por unueco en diversecoreligia – popularigadus rezultojn de siaj laboroj ensamnoma gazeto kaj samnoma radio-disaŭdigado, tutmondeaŭdebla. Tiamaniere ĝi efike plugus sulkojn sur la – ĝisnun ne kulturita – universale ekumena kampo, por ĝiafekundigo kaj tuthomare prospera rikolto. Ĝi estuskonstanta internacia universitato de la tuthomara harmonio.
Ĝi fariĝus spirita suno, konstante disradianta harmoniigajn– Diajn – semojn de ĉiuj religioj en korojn de ĉiuj homoj, samtempe varmigante ilin tiel, ke la semoj povuekĝermi, ekflori kaj doni utilajn fruktojn. Por tuthomareprospera rikolto gravas precipe tiu-ĉi fundamenta semo:
Ĝi estas triunuo de gravaj kodoj por evoluado de fundamentakredo, ĝusta vivo kaj ĝenerala harmonio. Ĝi fariĝus kompasoen ni: konstanta, ĝusta vivdirektilo en sferoj globala eĉpersona kaj harmonigilo de ĉiuj vivagoj. Tial gravas, ke ĝiestu kulturata fakte en ĉies homaj koroj.
La agadlingvo de la «Kosma ekumeno» devus fariĝi – kromkomence bezonaj lingvoj naciaj – la neŭtrala lingvoEsperanto, antaŭdestinita de ĝia aŭtoro Zamenhof, precipepor la spirita unuiĝo de la homaro. Ĝian praktikan taŭgeconpruvis jam la tutmonda – pli ol centjara – «provo pertempo», ĉefe dum la ĉiujaraj Universalaj Kongresoj deEsperanto.
Spirita ano de la «Kosma ekumeno» povus fariĝi ĉiu homo – sen kiu ajn formala aliĝilo – legante ĝian samnomangazeton aŭ aŭskultante ĝian samnoman radio-disaŭdigadon kajvivante laŭ tie heroldata universala etiko.
En tutmondaj preĝejoj de ĉiuj religioj povus okazadi – krom iliaj kutimaj Diservoj, kiuj restus absolute netuŝitaj – ĉiusemajne la «universalaj meditadoj» por ĉiuj homoj, kun unueca, simpla programo: komence kaj fine lakorojn malfermanta, spirita muziko, meze la vorta parto,laŭ la Zamenhofa «homaranismo» el ka j. 1906, punkto 11:
«Prelegoj pri verkoj de la grandaj instruistoj de la
homaro, pri la vivo, pri rilato de mia «mi» al la
Universo kaj la eterneco eĉ filozofie-etikaj
interparoloj. Edukado de junuloj kiel pacaj batalantoj
por vero, bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco. Evoluigado
de amo por honesta laboro kaj abomeno al ĉiuj malbonaj
malvirtoj.»
Tiuj-ĉi «universalaj meditadoj» fariĝus spirita, plennaturaterapio de la tuthomara socio, analoga la naturan kuracadonen la medicino, sen negativaj, flankaj konsekvencoj, kiesresaneco – precipe ankaŭ en la preventa imunoterapio – komencos.
La «universalajn meditadojn» povus realigadi pastroj,alterne de plej diversaj religioj, konatigante tiamaniereĉiujn homojn kun sendogmaj, universale validaj oraj,moralaj grajnoj, spertoj, instruoj de iliaj proprajreligioj, cele helpi al ĉiuj homoj trovi sencon kaj celonde vivo eĉ disvolvante la elementan, homaranan kredon dekoro, en konkretan programon, por solvado de akutajmondproblemoj.
En lokoj, kie estos jam sufiĉe da esperantistoj, povusokazadi tiuj-ĉi «universalaj meditadoj» rekte en Esperanto.Tie ilia efekto estos la plej impresa kaj efika: muziko,pensoj, neŭtrala lingvo kreus la duan, universalan,emociplenan triunuon – plenplenan de belegaj, multkolorajfloroj – plibonigonta vivon de ĉiu unuopulo.
Tiamaniere la «Kosma ekumeno» fariĝus grava tuthomarafaktoro por kreado de firma, konstanta internacia fido,ebligonta definitive transformi ĉiujn detruilojn enkonstruilojn kaj tutmonde krei principe novan, ĉiuflankeplensanan vivmedion kun konstanta, justa ordo, en kiu estosfeliĉa hejmo por ĉiuj.
Ĉiuj homoj havos hejmon ne nur materian, sed ni ĉiujretrovos eĉ la hejmon spiritan, ĉe nia komuna Patro del'Universo, kiun – laŭ esprimo de Zamenhof – «ĉiujmalsame prezentas, sed ĉiuj egale en koro sentas».
Ni revenos al Li, kiel malŝparemaj filoj, kiuj – ek dej.3600 antaŭ Kristo, ĝis nun – murdigis pli ol 3miliardojn da siaj gefratoj, en pli ol 14 miloj da militoj,dum kiuj ni senrespondece malŝparis nekalkuleblajn kvantojnda valoraj krudaĵoj, mankontaj al niaj posteuloj, gravedifektis nian vivmedion eĉ faris multajn pluajnmalbonaĵojn.
Spirite maturiĝintaj kaj per tiu-ĉi teruraj spertoj plisaĝaj, ni komprenos kaŭzon de kaŭzoj de la pasintaj erarojkaj kuraĝiĝos komplekse realigi la trian, konkludantriunuon: la ĝeneralan pardoniĝon, kompleksan malarmadonkaj justan vivordigon de la tuthomara familio. Laalproksimiĝanta ŝanĝo de miljaroj estas la plej konvenaepoko por tio.
La komplikita, pasintepoka evoluo de la homaro postlasis jaege danĝeran heredaĵon: la gordian nodon de la internaciaproblemaro, kiun eblos – pli bone ol per nova, ekstremamilito – distranĉi per la ĝenerala tuthomara pardoniĝo.Ĉar – kiel asertas la franca proverbo: «Ĉion kompreni,signifas ĉion pardoni.»
Gravas nur, ke tiu-ĉi ĝenerala pardoniĝo ne estu memcela,sed kunigita ĝuste en tiun-ĉi triunon, por ke ne povuripetiĝi la pasintaj eraroj kaj mankoj. Ne plu sopirantepri venĝo, prestiĝo, nek egoisma prospero, ni akirosreciprokan fidon, kapablos difinitive likvidi la pezanŝarĝon de la tuta homaro – la armadon – kaj per laŝparitaj rimedoj konstante kontribuadi al kreado deĉiuflanke digna vivo ĉe ĉiuj ĝiaj anoj – homaranoj.
La prezentita komuna vojo al la tuthomara harmonio – laŭidearo de Komenius kaj Zamenhof – ŝajnas esti utopia. Sedla kosmaj flugoj – hieraŭ ankaŭ utopiaĵoj – estas hodiaŭmemkompreneblaĵoj. Kial analoge rapide ne povus realiĝi – surtere – la komuna vojo al kompleksa, tuthomara harmonio?
Ĝi estas ja tiel simpla. Ĝiaj tri – reciproke,ligitaj – triunuoj havas tute naturajn evolufazojn:
Gravas nur, ke tiun-ĉi kompleksan procedon partoprenuspontane ĉiuj homoj. Tion akcentadis ĉiam Komenius eĉZamenhof kaj tial ili ambaŭ kompiladis ĉiujn siajn verkojntiamaniere, ke tiujn-ĉi povu akcepti ĉiuj homoj. Sedkiamaniere praktike atingi ilian ĝeneralan akcepton?
Komenco de ĉio nova estas malfacila, do eĉ efektivigo detiuj-ĉi instigoj. Precipe en la mondo de plenkreskulojamasiĝas plej diversaj obstakloj: de simpla oportuneco kajkutimo ĝis diverskaŭze motivata timo de iu nova sistemo. Lanovaĵoj estas relative pli facile akcepteblaj en la mondode gejunuloj.
Tial Komenius dediĉis sian atenton precipe al junularo,sciante, ke nur per ĝi eblos atingi la estontan plibonigonde la aferoj tuthomaraj. Sufiĉus nur, ke la tutmondajlernejoj direktiĝu laŭ lia principo: al ĉiuj lernantojinstrui ĉion fakte vivbezonan, sed ŝarĝi ilin per neniuj konoj superfluaj.
Aplikante tiun-ĉi principon, certe eblus ŝpari almenaŭ 1instruhoron semajne, por envicigi en la instruplanon de latutmondaj elementaj lernejoj la novan lernobjekton, nomatanmoderne: la homekologio, konsistanta el 2 fakoj: launiversala lingvo Esperanto kaj la Kosma ekumeno. Ĝisisteme edukadus gejunulojn, por ke ili povu praktikeekpaŝi la komunan vojon al la kompleksa harmonio.
Komence estus instruata la unua fako lingva, poste – rekteen ĝi, kvazaŭ pliperfektiga kurso – la fako dua, morala.La Kosma ekumeno, popularigata tutmonde per universalalingvo Esperanto, kreus unikan, supernaciecan, tuthomareunuecan etoson.
Ĝi povus esti instruata tutmonde sub aŭspico kaj inspektode la kreiĝonta «Kosma ekumeno» – mondkonsililo por unuecoen diverseco religia – kies komitatanoj estus fakuloj deĉiuj religiaj komunumoj. Ili konstante serĉus ĉion, kiounuopajn religiojn unuigas reciproke, eĉ rilate Dion kajkio povus estiunuiversale, spontane akceptebla eĉ denereligianoj, kiel fonto de universala harmonio. Porinstruado en la tutmondaj elementaj lernejoj estoskompilitaj tiacelaj lernolibroj «Kosma ekumeno» enuniversala lingvo Esperanto.
En ili estos sisteme prezentataj – akorde la aĝoj delernantoj – la unueca, baza, religia fundamento,inspiroplenaj universalaj, moralaj valoroj, saĝoj eĉ utilajmedit-praktikoj, kapablaj edukadi junularon al unueca, plisupera mondrigardo kaj moralo. La komplekso memkompreneblekontraŭstaros specifaĵoj de neniu religia komunumo.
Tiamaniere ĉiuj lernantoj trovos ĝustan sencon de siajvivoj eĉ ĝustan vojon al kompleksa, interna eĉ eksteravivharmonio. Samtempe tio certe fariĝos efika, mondskala,baza prevento kontraŭ la tiel danĝera narkomanio kajanalogaj malbonaĵoj.
La plej grava valoro de la nova lernobjekto estos: latutmonda junularo – jam en la elementa lernejo – ekkonosunuecan, firman fundamenton en diversecoj lingva kajreligia, ebligonta al ĉiu kun ĉiu en la tuta mondo perfektereciproke interkompreniĝi, senti sin ĉiuflanke egalrajtakaj bonkonduti laŭ unueca moralo.
La universala lingvo kun la Kosma ekumeno kreos simbiozon:la kosman etikon, kies kerno ekĝermos en la junularaj korojkaj en ilia plenaĝo donos fruktojn de perfekta homekologio.
Ĉiuj homoj – vidonte tian praktikan efekton ĉe la tutmondajunularo – certe forlasos siajn antaŭjuĝojn kontraŭ tiu-ĉikomuna vojo al la tuthomara harmonio kaj spontane ankaŭekpaŝos ĝin. La moderna homekologio – mondskale per ĉiujhomoj aplikata – faciligos krei la kompleksanmondekologion, en kiu – post tiom da tragikaj malakordoj– feliĉe vivos la saĝa homaro.
Tiamaniere eblos atingi, ke ĉiuj homoj spontane direktigossiajn pensojn al nia komuna Fonto de Vivo – Dio – analoge, kiel la magneta montriloturniĝas al la nordapoluso…
Per unueca rekono, ke en Universo ekzistas Majestato pliperfekta ol homo, kiun necesas respekti, ni ekvidos ĉiujnmondproblemojn en nova, specifa lumo, faciligonta troviiliajn ĝustajn solvojn – sen tradukeblaj eraroj – origineen ĉies dua, komuna, universala lingvo.
La popoloj ne plu konstruos, prestiĝcele, diversajnbabelajn turojn, sed – sur firma fundamento – prektikantuthomaran domon, en kiu ĉiu nacio havos sian apartamentonkaj ĉiu unuopulo sian ejon, en kiuj povos ĉiuj libere,originalece, vivi. En la koridoroj kaj komunaj ejoj, ĉiujparolos komunlingve kaj traktos laŭ unueca, kosma etiko.
Fajro nek akvo – nek aliaj, analoge antagonismaj,reciproke nepacigeblaj fortoj – ne plu minacados loĝantojnde tiu-ĉi tuthomara domo, ĉar ili kapablos ĉiujn ecojn detiuj-ĉi fortoj prudente estri: la domaĝajn jam preventesendanĝerigi, la utilajn disponigi por ĉies harmoniplena,prospera uzado.
Plene ekbrilos la plej grava parto de la «Vojo de lumo» deJ.A.Komenuis. Laŭ lia propra esprimo: «Tio estos kulmino deĉio.» La homaro maturiĝos por konkorde iri la komunan vojonal la kompleksa harmonio.
Johano Amos Komenius eĉ Ludoviko Lazar Zamenhof dediĉissiajn tutajn vivojn al strebado helpi al «Saĝeco, reĝino dela mondo», ke ĝi plibonigu evoluon de la homaro, per zorgopri pli bona edukado, kulturo, reciproka interkompreniĝokaj kompleksa harmonio. Bedaŭrinde tiuj-ĉi iliaj penoj neestis ĝis nun plene komprenitaj… Tial eĉ ni daŭre ankoraŭvagas tra labirinto de multaj gravaj mondproblemoj,analogaj al iliaepokaj…
Ni – homoj de kosma epoko, fine de la 2-a jarmilo – kromeekkonis, ke la grandega teknika progreso, kiu estisatingita, ne kapablas solvi ĉiujn mondproblemojn. Nispertis, ke scienco povas facile neniigi pli ol ĝi kreis,ke plenan feliĉon kapablas doni al la homaro nur pli altaj,komunaj, spiritaj valoroj – universale akcepteblaj.
Tiujn-ĉi povus fakte mondskale heroldadi la baza unuigilode ĉiuj religioj – la Kosma ekumeno. La diversreligia,komuna preĝado por mondpaco – komencita en Assisi j.1986kaj poste ĉiujare okazanta en alia lando – estas ĝiaaŭroro. La Kosma ekumeno fariĝos – laŭ vizio de Komenius– spirita suno, konstante disradianta harmoniigajn ideojnde ĉiuj religioj en korojn de ĉiuj homoj.
Ni helpu tutmonde akceligi ĝian aperon! En ĝia – ĉiontrapenetronta – lumo, la homaj pensoj revenados – laŭinstruo de Komenius – de supraĵo de ĉiuj aferoj al iliaprofundaĵo kaj Centropunkto – Dio.
Komenius, enkonduke de sia verko «Vojo de lumo» (kompilitaen j.1642, eldonita en j.1668) proklamas: «La ĉefajpolitikaj teorioj, je kiuj apogas sin la hodiaŭaj regantojde la mondo, estas perfidaj marĉoj kaj faktaj kaŭzoj de laŝanceliĝanta, malcerta kaj ruiniĝanta mondo… Necesasmontri al teologoj eĉ politikistoj, ke ĉio devas returniĝial la Dia Lumo kaj al la Absoluta Vero…» – Ĉu tiomultrilate ne validas eĉ fine de la 2-a jarmilo?
En sia «Panergesio» li poste proklamas: «Ni ĉiuj estaskuncivitanoj de unu mondo, de unu sango, ni, la tuta homagento. Kiu malebligos, ke ni unuiĝu en unu respublikon?Antaŭ niaj okuloj estas ununura celo: bono de la tutahomaro kaj ni demetas ĉiujn konsiderojn pri ni, prinacieco, pri religio…»
En preparoj por ekpaŝi en la 3-an miljaron, ni pensuunuarange pri tiu-ĉi celo kaj tutmonde, laŭ niaj ebloj,kreu – en ĉiuj vivsferoj, laikaj kaj religiaj – kondiĉojn, por ke ni povu la plej baldaŭ ekiri la komunanvojon al la kompleksa harmonio, kiun testamentis al niJ.A.Komenius kaj L.L.Zamenhof.
La publikaĵo konatigas kun vivoj kaj verkoj deJ.A.Komenius, rekonata kiel «Instruisto de nacioj» kajL.L.Zamenhof, kreinto de la internacia lingvo Esperanto,kies vivmisioj fariĝis plibonigo de la aferoj tuthomaraj.
Estas analizataj iliaj tiacelaj projektoj, kies komuna,grava ero estas kreo kaj ĝenerala akcepto de baza unueco en– eĉ plue kulturota – diverseco lingva kaj religia.
Fine estas prezentata sintezo de iliaj ĉefaj ideoj kajverkoj, kapabla mondskale kontribui al moderna efektivigode tiu-ĉi grava unueco en diverseco, eĉ maniero, ebligontaal ĉiuj nacioj – helpe ĝi – pli facile ekpaŝi la komunanvojon al tuthomara harmonio kaj tuthomara paco.
MEM, Str. des Hineux 54, B-4040 Herstal, BELGIO