Fotografio | Komputiloj | Programaro | Sangdonado | Tekstoj
Kelkaj scias, ke mian infanaĝon mi pasigis en la plej norda urbo en la mondo. La urbo nomiĝas Dudinka kaj sutuas en duoninsulo Tajmirija ĉe la granda rivero Jenisej. Unu mia scivolema amikino petis min rakonti pri la vivo en tiu ekstrema loko, la Ekstrema Nordo.Mi faris serio da blogeroj. Jen estas la unua. Mi decidis komenci de vintro, ĉar ĝi estas la plej longa kaj malfacila sezono tie.
Mia familio venis tien en 1972-a, kiam mi estis dujaraĝa. Mi vizitis infanĝardenon kaj poste lernejon. Ĉiu somero mi pasigis ĉe miaj avinoj «en kontinento» - tiu vorteto estas kutima tiuloke kaj signifas «ekster la Nordo». Post someraj vakacioj ni revenadis aŭtune - norda aŭtuno komencas frue kaj rapide pasas, anstataŭata per vintro.
Por norduloj longaj frostaj vintroj ne estas io eksterordinara - ni alkutimiĝis al frostego kaj mallumo de arkta nokto. Ordinara vintra temperaturo estas -25-35°C. Sed aero tiuloke estas seka kaj pro tio la frosto ne tiom sentiĝas kiel en pli sudaj regionoj. Diferenco inter taga kaj nokta temperaturo apenaŭ ekzistas (nu, ĉu vi sentus diferencon, ekzemple, inter -35 kaj -37°? Pli gravas forto de vento - unu metro per sekundo aldonas 3 gradoj de frosto). Bonŝance, en Dudinka maloftas fortaj ventoj dum frosto. Se ventas, la temperaturo plialtiĝas iom.
Neĝo abundas en vintro. Kutima vintra bildo: dumetraj neĝdunoj apud domaj muroj. La urbo situas en loko de multjare frostiĝinta tero, pro tio ĉiuj domoj staras sur palisegoj kaj ĉiuj tuboj kuŝas ne en tero, sed sur tera supraĵo. Ĉar ne eblas fosi la frostiĝintan teron - pro invado ĝi povas degeli. Do pro la palisegoj la unua etaĝo de domoj ofte situas je alteco de 1.5-2 metroj de la tero. Tio oportunas, ĉar neĝdunoj ne povas ŝtopi enirejon.
Infanoj vizitas lernejon kaj infanĝardenon dumvintre. Nur kiam la temperaturo malaltiĝas je -43° kun vento ĝis 5 m/s, oni nuligis lecionojn en 1-3 klasoj (por 7-9 jaraĝuloj). Ĉiumatene ni ĉiuj aŭskultis veterprognozon, kiun elsendis loka radio por scii ĉu ni venu lernejen, aŭ ni… iru surstraten ludi anstataŭ. Jes, sonas mirinde, sed ofte dum lecionoj estis niligitaj pro malbona vetero, infanoj ludis surstrate. Kompreneble, kiam estis -45-50° aŭ ventis forta malvarmega vento, neniu volis iri straten, sed ĉe pli «varma» vetero - kial ne? Se la temperaturo falis ĝis pli malalta grado, lecionoj en aliaj klasoj estis nuligitaj. Mi memoras kelkajn jarojn, kiam ni post longa periodo de frostego kaj nuligitaj lecionoj devis lerni tro multe por plenumi la programon de lerneja edukado. Mia patro ŝatas rememori, ke mi kelkfoje, reveninte de «freŝaera» promenado, plendis, ke «eĉ hundoj ne promenas». Kiam «kontinentuloj» demandis nin ĉu tiom malvarmas ĉe la Nordo, ni kutime respondis, ke la Nordo estas loko, kie dum tri monatoj malvarmas, kaj dum naŭ aliaj malvarmegas.
Ankaŭ norduloj diras, ke nordulo estas ne tiu, kiu ne malvarmiĝas, sed tiu, kiu varme vestas sin. Fakte, vintre oni devas bone sin vesti per fela pelto, felaj botoj kaj fela ĉapo. Ankaŭ dum frosto ĉiuj portas skrapojn, volvitaj ĉirkaŭ kolo, kiuj ankaŭ kovras mentonon kaj buŝon - la aero estas tiom malvarmega, ke apenaŭ eblas enspiri ĝin. Ofte nur okuloj restas nekovritaj survizaĝe. Alie oni povas facile frostumi nazon aŭ vangon. Se vi vidas surstrate personon kun blankaj makuloj sur vangoj, nepre haltigu kaj informu lin aŭ ŝin pri la vangoj - tio estis preskaŭ leĝo de komuna vivo norde. Por savi la vangojn aŭ nazon oni devas rapide froti ilin per pugnoganto aŭ almenaŭ per mano aŭ eĉ neĝo ĝis la blankaj makuloj malaperos kaj ruĝkoloro aperos anstataŭ.
Tamen, malgraŭ frosto, homoj ĉiutage venas laborejojn, oficejojn, vendejojn, infanoj vizitas lernejojn kaj ludas surstrate. La tagoj kiam oni nuligas lecionojn maloftas kaj maloftegas la tagoj kiam pro malbona vetero oni nuligas ne nur lernadon, sed ankaŭ laboradon por plenaĝuloj. Eĉ vintre aŭtoj veturadas laŭ la stratoj. La ĉefa urba entrepreno estas haveno. Tra ĝi venas ĉiu vartrafiko de Norilska metalurgia kombinumo kaj laŭ la sama vojo venas ŝarĝoj por la urboj: manĝaĵo, varoj ktp. Ekde 1978 navigado daŭras dum tuta jaro, do grandaj kamionoj, varvagonoj kaj havengruoj abundas en la haveno ĉiusezone. Aŭtoj ankaŭ veturadas laŭ la stratoj. Ne multe, sed sufiĉe por tiu malgranda urbeto. Popularas neĝveturiloj - ilin uzas ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj. Urba transporto tiutempe estis reprezentita per aŭtobusoj. Ankaŭ inter Dudinka, flughaveno Alykel kaj Norilsk regule veturis trajnoj laŭ loka fervojo.
Por ke la akvo en radiatoroj de aŭtoj ne glaciiĝu, oni lasas motorojn labori dumnokte aŭ, en kelkaj aŭtomobilejoj, ekzistas tia tubo kun kranoj. Tra la tubo ĉiam cirkulas varma akvo, kaj ĉiun aŭtomobilon oni konektas al la krano por ke motoroj restas ĉiam varmaj.
Kompreneble, domojn tie oni hejtu bone dumvintre. Varmega akvo fluas tra akvokondukaj tuboj volvitaj per dika tavolo de minerala vato kaj pro tio la varmo preskaŭ ne perdiĝas. La plej serioza kaj kriza afero vintre estas provizi la urbon per varmo. La urba kaldronejo devas funkcii konstante dum malvarma sezono. Mi memoras unu fojon kiam tuboj, kiuj kondukas gason por nia urbo, difektiĝis kaj la gaso ĉesis flui al la kaldronejo. La tuboj rompiĝis ie ekster la urbo, en tundro. Estis vere frostega vintro kaj laboristoj longe ne povis ripari ilin ĉar estis tiom malvarme, ke fero rompiĝis de martelfrapo kvazaŭ vitro. Ĉe la kaldronejo ĉiam ekzistas rezerva mazuto, sed ĝia kvanto ne sufiĉis por tiom longa hejtado de la tuta urbo. Tiam oni decidis hejti nur hospitalojn, infanĝardenojn kaj lernejojn. Urbanoj devis varmigi siajn loĝejojn per elektraj hejtiloj.
Apud domoj aperis rompitaj hejtotubaroj, kiuj difektiĝis pro glaciiĝita akvo en ili. Poste, jam somere oni devis ŝanĝi tubaron preskaŭ en la tuta urbo.
Kaj por ne difektigi la urban elektrosistemon pro tro alta ŝarĝo, oni uzis havenan glacirompilon (vidu la foton). Unu kajo en haveno estis destinita speciale por la glacirompilo - tie estis kontaktskatolo per kiu la glacirompilo ordinare ŝargis sian akumulatoron de la havena elektrolinio (kiu ankaŭ estas ligita kun la urba). Do, krom potencaj akumulatoroj la glacirompilo, kompreneble, havis elektrogeneratoron kaj ĝuste ĝin oni uzis por helpi al la urbo - la generatoro de la glacirompilo estis konektita tra tiu kontaktskatolo kun la urbaj elektrolinioj.
Sed tio ne estis ĉiutaga vivo. Ordinara vivo estis malpli terura. La gaso senĉese fluis, la kaldronejo produktis necesan kvanton da varmo kaj hejme ĉiam estis sufiĉe varme. Por kuiri ĉiuj uzis elektan fornon, do la problemojn ni ne havis. Por sekigi vestaĵojn ni uzis la samajn hejtotubarojn, kiuj hejtis loĝejon. Ili restis ĉiam varmegajn vintre.
Ĉiu demandas min pri arkta (polusa) nokto. La plena arkta nokto, kiam la suno tute ne aperas sur ĉielo, ne estas tre longa: ne pli ol unu monato, sed longas periodoj de «krepusko», kiam la suno aperas, sed malmulte kaj pro nuba vetero apenaŭ videblas. Tamen, fakte la problemoj ekzistas pro manko da sunlumo. Dumvintre oni lumigas infanojn per ultraviolaj lampoj (nepre regule en infanĝardenoj). Krom tio, ekzemple, ni havis tiuspecan lampon hejme kaj laŭnecese ni uzis ĝin. Dum unuaj tri jaroj mi lernis en nova lernejo. Tie en ĉiu klasĉambro malantaŭ ordinaraj lampoj en plafonaj lumigiloj estis ankaŭ ultraviolaj lampetoj. Sed post ni translokiĝis aliloĝejen, mi transiris en alian lernejon, tre malnovan. Mi ne scias kialon, sed dum kelka tempo mankas eĉ ordinaraj lampoj kaj pri ultraviolaj neniu eĉ parolis. Pro manko da lumo ĉe multaj lernantoj (ĉe mi inkluzive) vidkapablo malboniĝis.
Sed legantoj ne pensu, ke arkta nokto estas nur mallumego. La urbo mem estas sufiĉe bone lumigita. Kaj lumo de stratlampoj aspektas mirinde dum frosta senventa vetero. Imagu: de ĉiu lampo leviĝas supren kolono de lumo. En sennuba ĉielo oni povas vidi, ke tiuj kolonoj kolektiĝas kune strebante al zenito - tiu vidaĵo estas preskaŭ tiom bela kiel ankaŭ norda brilo. La kolonoj ŝajne havas la saman devenon kiel ankaŭ haloo ĉirkaŭ la luno.
Interalie, nordaj briloj malsamas. Kutima bildo kun brilanta diverkolora «tuko» estas nur unu speco de la briloj. Aliaj estas: pale lumanta blanka «ĉielarko» (eble, ĝi ankaŭ similas al haloo) kaj simpla pala lumo senforma. Sed la plej impresan brilon mi vidis nur unu fojon en mia vivo: fosforeskaj kvazaŭ sagoj flugantaj el zenito al la tero - ŝajnis, ke iu potenca en la ĉielo ellasis ilin per pafarko… La vortoj fakte ne povas priskribi kion mi vidis.
Eĉ post la plej longa malluma nokto ĉiam venas mateno. Jen post longa periodo de krepusko la suno aperas. Tio okazas februare. Indiĝenoj festas sunaperon per ludoj kaj konkuroj - la festo nomiĝas «Ĥejro», «suno». Kelkaj indiĝenaj konkuroj fariĝis specoj de sporto, ekzemple saltoj trans sledoj. La suno ĉiutage leviĝis pli kaj pli alte, sed ankoraŭ frostas. Tiu estas sezono de subglacia fiŝkaptado - tiutempe venas korjuŝka - malgranda sed bongustega fiŝo kun akraj dentoj.
Multaj homoj alvenas en la urbon el najbaraj Norilsk, Talnaĥ, kaj aliaj urbetoj de la regiono. Ĉiuj ili sidas en la Jeniseja glacio kun malgrandaj fiŝkaptiloj. Se rigardi la riveron de la bordo, ŝajnas, ke la glacio fariĝis nigra pro homamaso da fiŝkaptistoj.
La glacio estas dika - 1-1.5 m, tiam ĝi eltenas tiun mason da homoj (interalie, la loka aviadilhaveno en Dudinka dum multaj jaroj funkciis plejparte nur vintre, ĉar aviadiloj suprenflugis kaj alteriĝis al glacio de rivero Dudinka). Avidaj fiŝkaptantoj eĉ okupas kanalon, trabatitan laŭ naviglinio de glacirompantoj - la glacio tie malpli dikas kaj kaptado estas pli oportuna. Mi mem kelkfoje vidis, ke glacirompanto staris kontraŭ grupo de fiŝistoj kaj signalis ke ili foriru - kvazaŭ aŭto surstrate. Kaj ili tute ignoris ĝin ĝis ĝi malrapide ekmoviĝis antaŭen. Nur tiam ili diskuris.
Interalie, Jenisej apud Dudinka estas vastega. Kontraŭ la urbo troviĝas insulo Kabackij. Do, estas 5 km de la haveno ĝis la insulo, la insulo mem estas 2 km vasta, kaj malantaŭ ĝi estas 1 km da akva fluo.
Printempo venas en majo-junio. Sed ĉefe oni skias ĝis la mezo de majo. La dika glacio kuŝas sur la rivera supraĵo ĝis mezo de junio. Antaŭ glaciflosado komenci, nivelo de akvo en la rivero iom post iom plialtiĝas. Por la urbanoj la plej gravaj novaĵoj tiutempe estas sciigoj pri akvanivelo kaj venado de glaciflosado - ĉiutage oni informas unu la alian: jen la glaciflosado komencis en Krasnojarsk, jen ĝi pasis Turuĥansk, jen ĝi proksimiĝis al Igarka… Dum glaciflosado alproksimiĝas, la akvo kun tavolo de glacio plene kovras teritorion de la haveno: ĉiuj kajoj, krom la tiel nomata «kajo de alta akvo» okazas subakve. La kajo de alta akvo estas destinita por savo de havenkranoj - ili staras tie dense kvazaŭ aro de strangaj longkolaj, longbekaj birdoj sur roko.
Jen la glaciflosado alproksimiĝas. La glacio surrivere ekmoviĝis poiome, paŝo post paŝo. Pri ĉiu movo informas forta sireno en la urba kaldronejo - ĝia akra sono aŭdeblas en ĉiu parto de la urbo, en la haveno kaj eĉ surglacie de la rivero. La sireno muĝas pli kaj pli ofte. La urbanoj kolektiĝas sur alta bordo de la rivero por spekti vere mirindan fenomenon. Jen la sireno denove ekmuĝas kaj ĝia sono dŭras longe. Tio signifas, ke la glaciflosado alvenis…
Ĉio eksilentiĝas. La tuta blanka ebeno de glacio komencas movi, sur ĝia glata supraĵo aperas fendoj. Grandaj pecegoj de glacio krakante surrampas la aliajn. La glacio moviĝas pli kaj pli rapide. Ĝi ne plu estas glata ebeno, sed ia brilanta malvarma montaro. Sur la glacio videblas traboj - laŭ Jenisej oni flosigas lignon kaj kelkaj traboj ĉiam perdiĝas kaj restas en la rivera glacio. La fendoj inter pecegoj fariĝas pli kaj pli vastaj kaj finfine aperas libera akvo, malhela kaj trankvila.
Post la glaciflosado pasis, la bordo restas plenplena je pecegoj de rivera glacio. Nenie mi plu vidis tiuspecan glacion! Ĝi konsistas kvazaŭ el glacipendaĵoj, gluiĝintaj kune. Mi ne scias ĉu ĉiuj legantoj povas imagi al si… Do, mi provu priskribi alivorte. Eble, ĉiuj vidis internon de oranĝo aŭ mandarino, konsistanta el tiuj longaj aĵoj, plenaj de suko. La glacio en Jenisej aspektas simile, nur tiuj «aĵoj» konsistas el klara, brilanta en suno, glacio. La tuta pecego kutime havas helblankan aŭ verdetan koloron, sed ĉiu peco aparte estas diafana kaj senkolora.
Post la akvo foriras, havenaj laboristoj riparas la kajojn, ĉar rivera glaciego romas ĉion: relojn, baraĵoj ktp. Nur post tio la haveno pretas por akcepti ŝipojn.
La urbo estas hejtata ĉefe per natura gaso, kiu venas de proksima gashava regiono tra tuboj, sed ĉe la kaldronejo ĉiam estu sufiĉa kvanto da rezerva, urĝbezona hejtaĵo, ĉefe mazuto, kiun ankaŭ alportas ŝipoj. Malgrandaj najbaraj loĝlokoj plene dependas de mazuto, tial ili estu provizitaj per ĝi por la tuta jaro.
De ŝipoj en somera sezono dependas tuta vivo en nordaj urboj kaj loĝlokoj. Dum somero ili devas provizi urbanojn per nutraĵo kaj necesaj varoj kaj hejtaĵo por la tuta jaro, ĉar vintre oni ne povas tiel facile alveturigi sufiĉan kvanton da varoj. Vintre ŝipoj maloftas (nur tiuj, kiuj venas per Norda Marvojo). Nutraĵo kaj hejtaĵo estas la plej gravaj por provizi. En la Nordo kreskas neniu frukto krom kelkaj beroj kaj fungoj. Do, Dudinka havas grandajn legomdeponejojn por konservi legomojn fresaj ĝis sekvanta printempo. Ankaŭ estas multe da deponejoj por aliaj specoj de nutraĵo.
Kion manĝas norduloj? Indiĝenaj popoloj ĉiam nutras sin per fiŝo kaj viando de boacoj (rangiferoj). Ili sciis neniun frukton aŭ legomon krom kelkaj bieroj, kiuj kreskas en tundro. Rusoj alportis al ili teon, tabakon kaj brandon (la lasta estas la plej granda malhelpo por indiĝenoj). Dieto de la urbanoj (kiuj konsistas plejarte el rusoj, ukrainoj, germanoj kaj aliaj neindiĝenaj nacioj) ne tro malsamas de la dieto de mezrusanoj: pano, terpomoj, legomoj, lakto kaj viando. Sed norduloj manĝas multe da bongusta norda fiŝo. Pri fiŝo mi povus paroli longe kaj multe, ĉar mi neniam plu manĝis tiom bongustan manĝaĵon, kiel norda fiŝo.
Kiam mi loĝis tie, apud Dudinka ekzistis unu sovĥozo (en Sovetunio tiel nomiĝis agrikulturaj entreprenoj, farmoj, mastrumataj per ŝtato), kiu produktis iom da lakto kaj legomoj eĉ dumvintre (oni uzis varmajn oranĝeriojn). Tiu lakto estis pli multekosta ol alia, ĉar ĝi estis plene natura, dum ĉefe lakto vendata en la Nordo estas produktita el pulvorigita lakto.
La Arkta Tago en latitudo de Dudinka komencas je la 19 de majo kaj daŭras 68 tagnoktoj ĝis la 25 de julio. Dum tiu tempo la suno neniam malaperas de la ĉielo (kompreneble se nuboj ne kaŝas ĝin).
Verŝajne, mia la plej reliefa rememoro pri la Norda somero estas fina balo en mezlernejo. Laŭ la rusa tradicio, abiturientoj festas ĝin tutan nokton ĝis mateniĝo. Post la balo mem finiĝis, ni promenis tra la urbo. Sed kia do «mateniĝo», se helis dum la tuta nokto kaj la suno apenaŭ malaperis de la ĉielo? Imagu: vi promenas tra la urbo, la suno lumas, sed neniun renkontas vi sur stratoj, ĉar ĉiuj dormas. Tiel aspektas Arkta Tago - la tempo, kiam la suno lumas tage kaj nokte.
Iuj novuloj ofte konfuzas. Mia patro, ĵus veninte je la Nordo, intermiksis tagon kaj nokton - li, subite vekiĝis, ekvidis, ke laŭ horloĝo estas jam la dekunua, kaj decidis, ke li malfruas la laboron. Kaj nur kiam li alproksimiĝis al la pordo de la oficejo kaj trovis ĝin fermitan, li ekkonsiis, ke li apenaŭ iun renkontis surstrate kaj komprenis, ke estas nur la dekunua nokte, sed ne tage.
Por komforte travivi la Arktan Tagon ni, ekzemple, havis densegaj duoblaj kurtenoj sur fenestroj por la suno ne malhelpu dormi.
Kio pri temperaturo? Fakte nordaj someroj ege varias: unu povas esti varma, eĉ varmega dum kelkaj tagoj, sed la alian suduloj neniam nomus «somero» ĉar temperaturo estas sufiĉe malalta por ili. Por la naturo, ŝajnas, tio ne gravas: apud neĝamasoj, kiuj restis post la pasinta vintro, kreskas belaj floroj. Neĝamasoj ofte restas dum la tuta somero en tundraj malaltaĵoj eĉ en la plej varma somero. La grundo profunde degelas nur je 0.5 m, pro tio neniu arbo povas kreskiĝi, nur iom da larikoj. Sed arbustoj abundas. En ravinoj ili ofte estas tre altaj, kvazaŭ arboj, sed ĉiam maldikaj kaj kurbaj, en altaĵoj ili estas ne pli ol 20-30 cm altaj.
Norda somero estas mallonga, kaj ĉiu kreskaĵo penas sukcesi elkreski iom pli, flori kaj doni semon kaj frukton kiel eble plej rapide. Pro tio somera tundro aspektas belege. Ni ŝategis promeni tie dum printempo, somero kaj aŭtuno.
Krom belaj larikoj, arbustoj kaj floroj en tundro abundas multe da sangavidaj insektoj: kuloj kaj muŝetoj ĉirkaŭas ĉiun varmsangan estaĵon - ne gravas, ĉu boacon, ĉu homon. Tiujn muŝetojn oni nomas «gnus». Malfacilas plezure promeni kaj ĝui ĉirkaŭaĵon pro la gnuso. Nur specialaj kontraŭinsektaj ŝmiraĵoj aŭ ŝprucaĵoj helpas.
Iuj ĝis nun pensas, ke ursoj vagas surstrate en rusaj urboj. Tio tute malveras. Eĉ en la plaj malgrandaj nordaj urbetoj oni ege rare renkontas ursojn. ;) Fakte, neniu sovaĝa besto, krom kuloj kaj gnusoj, maltimas eniri modernan urbon. Sed mi aŭdis kelkajn rakontojn pri blankaj ursoj vizitantaj malgrandajn loĝlokojn, Dikson, Ĥatanga kaj aliaj. Tio okazis ĉefe dum tro frostegaj vintroj kaj la ursoj ja scias, ke ĉe homoj ili povas profiti per ia manĝaĵo. Ankaŭ ili ofte vizitas arktajn staciojn, kie ili ruiniĝas nutraĵkonservejojn. Blankaj ursoj ŝategas viandkonservaĵon kaj densigitan lakton. Ladskatoloj ne estas obstaklo por fortegaj bestoj - ili simple dispremas la ladskatolon per manego kaj lekas kion restas.
En Sovetunio norduloj ricevis pli grandan salajron kaj havis pli longan ferion ol aliaj. Do, multaj homoj venis norden por gajni monon por poste aĉeti aŭton aŭ loĝejon. Tiuj homoj estis portempaj loĝantoj - multaj laboris nur dum unu sezono (somero) en la haveno kaj aŭtune revenis hejmen. Aliaj loĝis tie preskaŭ dumvive. Sed preskaŭ ĉiuj revis pri tiu tempo, kiam ili akiros loĝejon ie «en la kontinento» kaj forlasos la Nordon. Tamen, multaj simple alkutimiĝis, ĉar travivis la tutan sian vivon tie. Aliaj vere amas la Nordon pro ĝia rigora beleco kaj pro sia amo ne volas forlasi la Nordon.
Por maljunuloj krom ĉio estas danĝere rapide ŝanĝi klimatzonon. Post longa vivo en nordo, ili rapide estingiĝas kaj mortas post transloĝiĝo en ia suda regiono. Junuloj pli bone eltenas tia transloĝiĝo. Do, oni konsideras, ke pli sendanĝere estas unue migri en iu mezrusa regiono kaj loĝi tie almenaŭ dum kelkaj jaroj, kaj nur post tio oni povas transloĝiĝi pli sude.
Jes, vivo tiuloke ne estas facila kaj plena da plezuro. Ne vane multaj nordaj urboj komenciĝis kiel koncentrejoj en Sovetunio, multaj aperis eĉ antaŭ Sovetio kiel ekzilejoj por malfavoraj personoj. Najbara Norilsk aperis kiam minkampo de nikelo, kobalto kaj kupro estis trovita tie. Kaj tie aperis koncentrejo, ĉar malliberuloj estis la plej etprezaj laborantoj. Do, la urbo fariĝis ĉirkaŭ la metalurgia kombinumo kaj koncentrejo.
Dudinka havas pli ol 350 jarojn da historio, sed ĝis Sovetio ĝi estis eta loĝloko por rusaj negicistoj, kiuj aĉetas felon por revendi ĝin en Rusio. Por konstrui la kombinumon kaj poste por transporti homojn kaj ŝarĝojn por ĝi estis konstruita haveno en Dudinko kaj aperis la plej norda fervojo. La eta loĝloko fariĝis havenurbo, kiu iĝis parto de la Arkta Marvojo.
Pro sia historio kaj loko la urboj havas specifan loĝantaron. Inter miaj samklasanoj, krom rusoj, estis encoj kaj aliaj Tajmiriaj indiĝenoj, burjatoj (siberia popolo), germanoj, hebreoj, estonoj, ukrainoj, koreoj… kaj ankaŭ ĉiuspecaj miksrasuloj. Neniam ni interesiĝis pri nacioj. Unu fojon ni, lernantoj, trovis sur instruista tablo la klasĵurnalon malfermitan kaj kun granda intereso legis pri niaj nacioj (en Sovetunio tio estas grava kaj nepra informo por la ŝtato).
Pri kio okupiĝas la loĝantaro? Nu, mi diru aparte pri Dudinka, Norilsk kaj ĝia ĉirkaŭaĵo kaj la resto de la duoninsulo. Kiel mi antaŭ diris, Dudinka estas havenurbo, do la plej multe da loĝantoj laboras en la haveno. La resto okupiĝas pri ĉio alia, kiel en iu ajn urbo. Kompreneble, ekzistas ĉiuspecaj profesioj: de instruistoj kaj kuracistoj ĝis ĵurnalistoj kaj pentristoj. Norilsk kun ĝiaj satelitoj estas ĉefe uzina urbo: estas kelkaj uzinoj kaj metalhavaj minregionoj en la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Tamen, en la urbo ekzistas eĉ teatroj kaj muzeoj. Indiĝenoj plejparte okupiĝas pri siaj kutimoj aferoj: paŝtas boacojn, fiŝkaptas kaj ĉasas. Rusoj kaj aliaj neindiĝenoj ankaŭ laboras en diversaj geologiaj, meteorologiaj kaj aliaj sciencaj organizaĵoj, fiŝkaptas kaj ĉasas.
Kvankam Tajmiria estas belaj kaj ekzotikaj, turismo tie preskaŭ ne ekzistas. Mi povas diri du kialojn por tio. La ĉefa, eble, estas, ke la regiono estas malfermita por alilanduloj pro ĝia strategia valoro por defendkapablo de la ŝtato - la uzinoj en Norilsk produktas rarajn metalojn, kiuj estas uzataj en militindustrio kaj Norda Marvojo estas ege grava vojo por granda parto de la lando. Alia kialo estas tio, ke la regiono ne estas facile atingebla: oni povas alveni tien per ŝipo nur dum kelkaj someraj monatoj, kaj eĉ por uzi ŝipon, oni unue devas atingi Krasnojarskon, traveturante duonon de Rusio, do, la tuta vojaĝo unudirekten okupas pli ol semajno! Kaj dum la resto de jaro oni povas trafi la duoninsulon nur per aviadilo, sed malbona vetero povas restigi vin tie por longa tempo…
Antaŭ mi jam menciis, ke neniam mi manĝis pli bongustan fiŝon. Do, mi rakontu al vi pri kutima vojo kuiri fiŝon. Indiĝenoj (kaj eŭropanoj-norduloj) ofte preferas manĝi fiŝon krudan. La plej fama manĝaĵo estas «stroganina» («rabotmanĝo»), kiun oni preparas el frostigita freŝa fiŝo, plej ofte de koregono kaj parencaj specioj. La recepto estas vere simplega. Oni prenu grandan frostiĝitan koregonon (ĝi nepre estu freŝega, plej bone, se ĝi estas frostigita tuj post kaptita), per akra tranĉilo oni senhaŭtigas ĝin kaj tenante je la vosto, rabotas la fiŝon - ju pli subtila rabotaĵo aperas des pli ĝi bongustas. Grava kaj nepra postulo: la fiŝo ne degelu. Ankaŭ necesas speciala saŭco - «makalo» («trempumo»). Oni faras ĝin ordinare el konservitaj tomatoj, ajlo, pipro kaj salo. Manĝas rabotmanĝon permane, prenante pecojn da fiŝo kaj trempante ĝin en la saŭco.
Ankaŭ oftas pli simpla manĝaĵo, «rubanina» («hakmanĝo»). La sola diferenco estas ke la fiŝon oni hakas en pli grandaj pecoj. Similas al ĝi «sogudaj» (la vorto mem, kiom mi scias, signifas simple «manĝi» en iu norda lingvo) - pecojn de frostita fiŝo oni verŝas per vinagro kun cepo, pipro kaj salo - tio similas al marinaĵo, sed manĝas ĝin tuj, post kelkaj minutoj post kuiro. Freŝkaptita fiŝo estas bongusta eĉ sen ia kuirado - necesas nur iom da salo. Por rapotmanĝo kaj hakmanĝo oni ofte uzas freŝan boacan viandon, ankaŭ frostigitan.
Ĉar tundro ne produktas legomojn kaj fruktojn, freŝa, kruda fiŝo kaj viando estas la sola fonto de vitaminoj por indiĝenaj popoloj. Tio, eble, aspektas strange kaj sovaĝe, sed kruda viando, sango de boaco kaj eĉ stomako ĝia estas plej ŝatataj manĝaĵoj por la nordaj indiĝenoj. Eĉ se ili havus sufiĉe da diversaj legomoj kaj fruktoj, homoj ne povus sorbi vitaminojn el ili, ĉar pro manko da sunlumo la homa organismo perdas kapablon preni vitaminojn el kreskaĵoj. Nur tiuj el vianda kaj fiŝa nutraĵo estas sorbataj. Mi legis pri iu ekspedicio al la poluso - dum ilia vojaĝo komenciĝis skorbuto inter partoprenantoj, kvankam ili havis sufiĉe da citronoj kaj ajlo por kontraŭstari kontraŭ la malsano, sed restis vivaj nur tiuj, kiu igis sin trinki freŝan sangon de boacoj. Tiuj, kiu manĝis nur citronoj, mortis pro skorbuto. Do kruda viando kaj sango ne estas sovaĝeco, sed neceseco por elvivi en tiuj severaj kondiĉoj.
Rusoj aperis en la duoninsulo jam pli ol 300 jaroj antaŭ. Unuaj rusoj estis negicistoj kaj militistoj el Mangazeja (1601-72), la urbo ĉe rivero Tazo en okcidenta Siberio. La negocistoj serĉadis kaj aĉetadis felojn. La plej granda malhelpo al indiĝenaj siberiaj kaj nordaj popoloj estis brando, «la fajra akvo», kiun alportis rusoj. Ĝis nun alkoholismo estas la plej granda problemo por tiuj popoloj. Ankaŭ rusoj alportis teon, tabakon kaj, finfine, legoscion kaj aliaj «fruktoj de civilizacio».
La indiĝenaj popoloj - nenecoj, dolganoj kaj nganasanoj - okupiĝis ĉiam pri paŝtado de boacoj, ĉasado kaj fiŝkaptado. Ili estas nomadaj kaj loĝas en speco de jarangoj («ĉumoj») - konusaj loĝejoj faritaj el boaca felo. Tiun loĝejon oni povas facile konstrui kaj malkonstrui kaj transporti per boacsledo. Ene de ĝi estas varme eĉ dum frostegoj. Ĉiuj uzas boacsledoj por veturi, kaj vintre, kaj somere. Skioj ankaŭ estas uzataj.
Kutima vestaĵo de indiĝenoj estas oportuna por la regiono. La vestaĵo konsistas el subvesto kaj suprervesto, ambaŭ faritaj el boaca felo: la suba havas felon internen, kaj la supra - eksteren. La boaca felo estas ege varmkapta, do tiuj du tavoloj da felo sufiĉas por elteni iu ajn froston. Ankaŭ la indiĝenoj portas specon de botoj (ankaŭ el boacfelo) kaj pugnogantoj. Kapo oni protektas per speco de kapuĉo, kiun havas la supra vestaĵo.
Mi kurte rakontu pri tri ĉefaj indiĝenaj popoloj de Tajmirija: nenecoj, dolganoj kaj nganasanoj.
Nenecoj apartenas al Samojeda grupo de popoloj. Samojedoj ruslingve sonas kvazaŭ «memmanĝantoj», sed tio estas eraro. Pli ĝuste nomi ilin «samodijoj». Laŭ la Tutrusia popolnombrado de 2002 en Rusio loĝis 41302 nenecoj. La popolo okupas sin ĉefe pri boacpaŝtado. La popolo entute konsistas el du grupoj: tundraj nenecoj kaj arbaraj nenecoj. Plej multas la unuaj.
Dolganoj (entute ĉirkaŭ 7000 da personoj, en Tajmirija loĝas pli ol 5000) estas miksrasa popolo, kiu formiĝis en la fino de la 18 - komenco de la 19 jarcento el jakutoj, evenkoj, nganasanoj kaj rusoj. Dolgana lingvo apartenas al Tjurka lingvaro kaj efektive estas dialekto de la jakuta. Kozakoj alportintaj kristanismon, ankaŭ donis al ili siajn familinomojn: Ĉuprin, Porotov ktp.
Nganasanoj (memnomo: njaa “komaradaro”) estas ankaŭ samojeda popolo. Ili estas verŝajne la plej antikva poplo de Tajmirija, kaj la plej norda popolo de Eŭrazio. La popolnombrado de 2002 kalkulis 834 da nganasanoj. La popolo konsistas el du triboj: avamskije (aŭ okcidentaj, kun centro en loĝlokoj Ustj-Avam kaj Voloĉanka) kaj vadejevskije (orientaj, kun centro en loĝloko Novaja) kaj unu aparta gento Oko (aŭ Dolgan, aŭ Jarockije) kiu ne apartenas al tiuj triboj. La vorto «nganasan» (de «nganasa» - «homo») aperis en 1930-aj. Aparte estas interesa historio de tiu gento Oko. En la komenco de la 19 jarcento tunguso Oko el gento Dolgan ekloĝis kune kun nganasanoj. Lia idaro al la fino de la jarcento fariĝis aparta gento Oko aŭ Dolgan. Legantoj ne intermiksu la genton Dolgan kun la popolo dolganoj! Tradicie nganasanoj ĉasadas je la sovaĝaj boacoj, birdoj, felbestoj. Memkompreneble ili ankaŭ fiŝkaptadas.
La fotoj estas plejparte el familia arkivo de la aŭtoro, parte el aliaj fontoj.